UTILIGADO

El UEA-vikio
Revizio de 21:49, 22 Aŭg. 2004 fare de Renato Corsetti (Diskuto)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

UTILIGADO


  • La Estraro de UEA instigu la bone funkciantajn fakajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizaĵoj, kiuj okupigas pri sama aŭ apuda temo.
  • UEA aranĝu agadojn en regionoj, en kiuj ekzistas etna/nacia streĉo por pruvi la pac-potencialon de Esperanto kaj aparte apogu tiajn projektojn kiel Indiĝenaj Dialogoj, Interkulturo, Lingvo de Paco.
  • Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la entreprena kampo: por Esperanto per Esperanto, kaj aparte en la turisma kampo, kiu s’ajnas la plej promesoplena.
  • UEA provu reorganizi la Terminologian Esperanto-Centron en virtuala formo.
  • UEA subtenu iniciatojn utiligantajn Esperanton por ĵurnalisma informado, kiel tiu de la reta aperigo de Le Monde Diplomatique aŭ de aliaj ret-pordegoj..
  • UEA subtenu la ekzistantajn radio-staciojn, kiuj dissendas en Esperanto kaj provu instigi pli da tiaj kaj ankaŭ televidaj programoj.
  • UEA subtenu verkadon en Esperanto pri sciencaj temoj.
  • UEA subtenu la utiligon de Esperanto fare de lokaj Esperanto-kluboj en pluraj manieroj kaj tute aparte serve al la sistemo de rilatoj inter ĝemelaj urboj.
  • UEA trovu manieron por revigligi kaj pli vaste utiligi la delegitan reton.