Teksto De La Nun Valida Labor-Plano

El UEA-vikio
Revizio de 11:30, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (2 versioj)

Iri al: navigado, serĉi

STRATEGIA LABORPLANO DE UEA 2001-2010 (kun amendo 2005)

AL LINGVA DEMOKRATIO


  • * *

CEL-DEKLARO DE UEA

UEA celas grupigi la uzantojn de Esperanto kiuj kunlaboras por ties progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo.

UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la neu’trala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj.

UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu g’iaj anoj povas senpere kaj efike kontaktig’i kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa au’ ekonomia identeco, politikaj au’ religiaj kredoj, kaj simile, kaj pro tio g’i liveras tiujn servojn, kiuj helpas al g’iaj anoj orientig’i kaj engag’ig’i en la kulturon kaj en la internacian komunikado-fluon, kiuj okazadas pere de Esperanto.

UEA bazas c’iun sian agadon sur respekto al la homaj rajtoj, al neperforta, paca kunvivado kaj al la vivo-diverseco g’enerale.


  • * *


STRATEGIA LABORPLANO DE UEA 2001/2010
(kun amendo 2005)


Enkonduko

”Al lingva demokratio” estas plano por nova kampanjo kaj strategia plano por Universala Esperanto-Asocio dum la jaroj 2001-2010. Reasertante la validecon de la principoj de la Praga Manifesto, la plano estas sekvanto de la ”Kampanjo 2000 por nova lingva ordo”.

G’i analizas la agadon por Esperanto lau’ tri agad-kampoj:

  • informado (konsciigo pri Esperanto kaj pri la aspektoj de internacia komunikado),
  • instruado (interkultura instruado de la fenomeno Esperanto),
  • utiligado (stabilbaza kaj dinamike evoluanta agado per Esperanto).

La organoj de UEA analizos la g’isnunan kaj organizos pluan agadon en tiu kadro, invitante kunlaborantajn Esperanto-organizaj’ojn fari la samon kaj vastigi la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas gravaj sed problemaj, au’ pri kiuj ili plej kompetentas.

La plano ankau’ identigas strategiajn prioritatojn aplikeblajn al c’iu agad-kampo. Tiuj koncepteblas kiel tri agad-direktoj:

  • profesiig’o,
  • plijunig’o,
  • tutmondig’o/malfermig’o.

La plano ”Al lingva demokratio” povas servi al c’iu kunlaboranta Esperanto-organizaj’o kiel komuna bazo por agado. C’iu organizaj’o povas analizi sian agadon lau’ tiu c’i kadro. La baza planpropono estas g’enerala kaj nur indikas kelkajn c’efajn gvidliniojn. C’iu organizaj’o povas adapti g’in al siaj kondic’oj, tenante lau’eble la g’eneralan ideon de la plano per atento al la tri agad-kampoj kaj agad-direktoj indikitaj.

Apartaj detalaj laborprogramoj estu faritaj pri la praktikaj pas’oj por la plenumo de la plano. La ellaboron kaj plikonkretigon gvidos la Estraro kaj aparta tiucele starigita komisiono surbaze de vasta publika diskuto. La Komitato estu informita pri la progreso de la laboro minimume c’iun trian monaton. La Komitato post la akcepto c’iun duan jaron dedic’u specialan atenton al la pritakso de la atingoj de la plano. La Komitato povas kiam ajn, por respondi al novaj evoluoj, revizii g’in au’ nuligi g’in por alpreni novan planon.



Plano


1-a agad-kampo: INFORMADO

Informado signifas atingi, ke la homoj, kiujn oni volas informi, havu kiel eble plej g’ustajn ideojn pri Esperanto. La agadkampo ankau’ celas atenton al vasta kompreno pri la aspektoj de internacia komunikado en kaj ekster la Esperanto-movado. Konsciigo kaj klerigo de la Esperanto-movadanoj estas esenca por sukcesa kaj vastskala konsciigo kaj klerigo ekster la movado.

Sur la ekstera kampo, necesas celi ne nur al pasiva informado (nur al petantoj), sed plie al aktiva informado, c’u al la publiko g’enerala c’u al pli faka publiko.

Tiucele, UEA plu evoluigos sian informreton pristudante ankau’ la informkanalojn uzatajn por similaj kulturaj-sociaj-internaciaj agadoj kaj rekomendante al c’iuj organizaj’oj fari la samon en la koncernaj landoj au’ medioj. Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektronikaj retoj por informado. Oni ankau’ utiligu maksimume la eblojn de tradukado por disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj.

Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de dau’ra klerig’ado pri Esperanto, c’u pri la lingvo mem, c’u pri g’ia nuna lingvokomunumo kaj ties strukturo, c’u pri g’ia historio, literaturo, socipolitika signifo au’ terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj trovig’as librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj.

Direkte al tutmondig’o la agadkampo entenas atenton al tutmonda konsciigo kaj klerigo en regionoj kaj landoj kie la Esperanto-movado ne enradikig’is au’ estas malforta. Direkte al plijunig’o la agadkampo entenas atenton al konsciigo kaj klerigo de junaj personoj en kaj ekster la Esperanto-movado. Direkte al malfermig’o la agadkampo entenas atenton al komparado de niaj vid-punktoj kun tiuj de la neesperantista intelektularo kaj publiko . Direkte al profesiig’o la agadkampo entenas atenton al plikvalitigo de la studado pri internacia komunikado kaj pri la rolo de Esperanto.


2-a agad-kampo: INSTRUADO

Instruado signifas atingi, ke lerniloj kaj lern-okazoj -- inkluzive de Esperanto-renkontig’oj -- estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj.

Necesas koncepti la esperantistig’on kiel dau’ran procezon, kiu ne finig’as per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejnig’u pri komunikiga kaj aktiviga pedagogioj, c’u ekster- c’u en-movade; tiucele la movado evoluigu kapablojn liveri tian trejnadon je profesia nivelo, traktante precipe la specifaj’ojn de Esperanto-instruado, kunlige al la perado de interlingvistikaj kaj esperantologiaj scioj, de scioj pri g’ia lingvokomunumo kaj g’iaj kulturo, tradicioj kaj historio. C’iuj kursgvidantoj dedic’u parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado; lau’eble oni ankau’ proponu konkretan dau’rigan kurson. En la planado de renkontig’oj kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu telefone kaj retpos’te.

Direkte al tutmondig’o la agadkampo entenas atenton al sukcesa kultur-sentema instruado pri la fenomeno Esperanto tutmonde. Direkte al plijunig’o la agadkampo entenas atenton al instruado pri la fenomeno Esperanto al junuloj kaj de junuloj. Direkte al malfermig’o la agadkampo entenas atenton al la trejnado de Esperanto-instruistoj pri la instruteh’nikoj sekvataj de nuntempaj neesperantistaj instru-fakuloj kaj kunlabore kun ili. Direkte al profesiig’o la agadkampo entenas atenton al la trejnado de Esperanto-instruistoj kaj al instruado pri Esperanto al personoj, kiuj povas utiligi siajn konojn de la fenomeno Esperanto en sia profesia vivo.


3-a agad-kampo: UTILIGADO

Utiligado signifas atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo.

Necesas transiri de la nuna situacio al vastaskala utiligo de Esperanto por praktikaj celoj de la homa vivo. La celoj povas esti plej variaj, de scienca informig’o al komerco.

Fakaj asocioj ig’u pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontig’oj, kaj en Interreto. Estu emfazo pri interkulturaj utiligoj kaj pri utiligoj proponeblaj kiel eble plej frue al memlernantoj.


1-a agad-direkto: PROFESIIG’O

Profesiig’o signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, j’urnalistoj, instruistoj kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio.

C’i tiuj homoj povas alporti valorajn kapablojn, sed tipe la tempo kiujn ili povas disponigi al movada agado estas limigata. Gravas tau’ga apogo de la asocio (precipe de g’iaj propraj profesiuloj) al c’i tiuj fakuloj, por ke ili engag’ig’u en konsentitaj projektoj kaj tie povu labori kun maksimuma produkt-ebleco.

Reekzamenindas la celtrafeco kaj disdivido de la enmovadaj profesiaj fortoj, por ke ili ekvilibre dispartig’u al administrado, livero de servoj kaj apogo de la disvastigaj agadoj, kiel difinitaj en c’i tiu plano.

Indas ankau’ starigi sistemon de aktivula trejnado pri temoj kiel organiza mastrumado, projektplanado, publikaj rilatoj, informado kaj varbado, monakirado kaj teama kunlaborado.

Atentinda kaj subteninda estas plua evoluo de profesiaj esperantistaj organizaj’oj kaj ties kunlaborigo konforme al la celoj de c’i tiu plano. La nocio ”profesiig’o” havas implicojn por la tri agad-kampoj:En la kampo ”informado”, tio signifas unuavice la ellaboron de dece tau’ga informmaterialo. G’i ankau’ signifas la ellaboron de stud-programoj pri Esperanto je supera nivelo, la nacian kaj internacian kunordigadon de interlingvistikaj kaj esperantologiaj agadoj, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj en tiuj kampoj.

En la kampo ”instruado”, tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instruista trejnado, perfektigo kaj ekzamenado, kaj eldonado de lernil-produktoj, modernaj kaj enhave kaj prezent-rimede. Tio inkluzivu la akceptitan principon, ke minimume unu enmovada aganto okupig’u pri instruado en profesiaj kondic’oj.

En la kampo ”utiligado”, tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera lingvo, kiam g’i estos utila ankau’ por atingi c’iuspecajn celojn de la homa vivo.


2-a agad-direkto: PLIJUNIG’O

Plijunig’o signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj. TEJO kaj g’iaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je c’iuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de TEJO, tiu de UEA ellaboros apartan laborplanon por tiu celo certigante g’ian efektivigon per komuna komisiito au’ komisiono.

Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn tiel, ke ili estu allogaj ankau’ al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj. Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj.


3-a agad-direkto: TUTMONDIG’O / MALFERMIG’O

Tutmondig’o signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto ankorau’ ne trovis radikojn. Eu’ropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto-movado; ni bonvenigu kaj dau’rigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en g’iaj c’efaj eldonaj’oj kaj arang’oj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. C’iuj organizaj’oj donu pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI, kaj la diversaj branc’oj de Unuig’intaj Nacioj. En c’i tiu agad-direkto ni ankau’ konsideras malfermig’on enlandan al c’iuj sektoroj de la enlanda socio. La Esperanto-movado ne devas resti fermita klubo sed rimarkebla parto de la normala vivo de la c’irkau’a socio.

LA PLANO DE UEA -- 2005/2007

STRUKTURAJ ELEMENTOJ

Ni premisas ke organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn celojn. Ili ne estas valoro en si mem. Sekve la necesaj organizaj plifortigoj estu c’iam konsiderataj en la kadro de la atingo de la celoj de c’i tiu plano. Gravas la sekvaj principoj:

  • Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por c’iuj agantoj je c’iu nivelo.
  • Partoprenigo de komitatanoj de UEA kaj de aliaj funkciuloj en la decidoj kaj en la plenumo.
  • Esenca refortigo de la rolo de la Komitato de UEA kaj de la ceteraj gvidorganoj.



FINANCAJ ELEMENTOJ

Progreso sur la tri agad-kampoj okazos plej certe per akcepto kaj starigo de s’losilaj projektoj lau’ la ekzistantaj kriterioj kaj procedo por elekto de finance subtenotaj projektoj. La aprobitan procedon efektivigos konkretaj agantoj (asocioj au’ unuopuloj), per la uzeblaj bug’etaj rimedoj kaj lau’ difinitaj kriterioj por adekvate pritaksi la plenumon.

UEA starigos oficon por sekvi kaj utiligi financeblojn el la fontoj de internaciaj kaj neregistaraj organizoj kaj fondaj’oj, kiuj subvencias projektojn kun celoj kongruaj au’ parencaj al la celoj de UEA kaj kunlaborantaj Esperanto-organizaj’oj, kiuj ricevu helpon por realigi siajn projekto-prezentojn.

La asocio anticipe taksu por c’iu jaro la sumon da disponigeblaj rimedoj (el spezokonto, donacoj kaj rentoj el kapitalo). La asocio dedic’u kaj anticipe bug’etu minimumon de kvin procentoj el tiu sumo c’iujare al novaj agadoj en c’iu el la tri c’efaj agad-kampoj proklamitaj en c’i tiu plano. La dezirata investo-nivelo (kondic’e je tau’gaj projektoj kaj plenumantoj) por c’iu el la tri c’efkampoj estas dek procentoj.

Surbaze de la pritakso de agado farita de komisiitoj, la Estraro lau’bezone reviziu la plenumantojn kaj rimedojn por la dau’riga agado.

Nepre planindas en c’iu periodo la agadoj en la sekva periodo.



PLANITAJ AGADOJ en la periodo 2005-2007:


INFORMADO

Pri c’i tiu agadkampo la rolo de UEA estas komplementa al la rolo de landaj asocioj, lokaj Esperanto-grupoj kaj individuaj esperantistoj. C’iuj estas petataj kunlabori lau’ sia kapablo.


  • Dau’rigo de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kun la celo kunlaborigi c’iujn organizaj’ojn reprezentantajn la Esperanto-komunumon ankau’ ekster la kongresa periodo.


  • UEA faru planon por okazigi varbkampanjon kun celo fortigi sin, sian membraron, sian ekonomion, siajn landajn asociojn kaj siajn fakajn asociojn.


  • Okazigo de specifaj agadoj en c’iu mondoparto por firmigi la movadon tie kunlabore kun la tie ekzistantaj landaj asocioj. Depende de la stato de la movado povos temi pri inform-kampanjoj, kunvenoj, stabiligo de administraj unuoj por la Esperanto-movado en tiu mondo-parto.


  • UEA produktu g’isdatajn profesi-nivelajn informmaterialojn pri Esperanto kaj g’ia movado - kiujn oni povus utiligi por produkti proprajn nacilingvajn informilojn kaj transdoni al j’urnalistoj, lingvistoj, simplaj interesig’antoj... - kaj prizorgu ilian disvastigon por internaciaj kaj landnivelaj uzoj.


  • UEA, kunlabore kun apartaj komisiitoj, starigu au’/kaj aktivigu kunlaboron inter landaj asocioj por inters’ang’o de spertoj kaj planoj pri informado al ekstera publiko en naciaj lingvoj kaj g’i utiligu tiujn materialojn por aktiva informado en akceptemaj internaciaj medioj.


  • La Estraro de UEA kunlabore kun la estraro de CED instigu landajn Esperanto-organizaj’ojn krei sciencajn societojn, institutojn au’ alispecajn instituciojn por povi pli profesie kaj kompetente starigi kontaktojn kaj kunlaboron kun sciencaj partneroj.


  • La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizaj’ojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas ligojn kun internaciaj organizaj’oj.


  • UEA dau’rigu la Koalicion de NROj por Internacia Helplingvo kun la celo mobilizi neregistarajn organizaj’ojn c’e UN por disvastigi la ideon kaj eblecon de internacia helplingvo. Samtempe g’i intensigu siajn rilatojn kun Unesko, cele al komunaj agadoj je nacia kaj internacia niveloj.


  • UEA instigu al dau’rigo de informaj agadoj al internaciaj instancoj en Eu’ropo kaj, kie ili ekzistas, en aliaj kontinentoj.


  • UEA zorgu pri rilatoj interalie kun la Supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj kun la celo atentigi pri la lingva dimensio de homaj rajtoj kaj pri Esperanto kiel tau’ga solvo.


  • La asocio plibonigu la fluon de informoj inter la membroj, la landaj asocioj, la komitato, la estraro, CO kaj ceteraj instancoj ligitaj al UEA.


INSTRUADO

  • La asocio dau’rigu la kunlaboron kun ILEI kaj kun c’iuj aliaj esperantistoj kaj instancoj por la plenumo de sia instruada agado.


  • La esperantistoj dau’re laboru kun instruaj instancoj je registara kaj aliaj niveloj por ke Esperanto estu instruata je oficiala nivelo en la lernejoj de la unuopaj landoj.


  • Komputil-retaj kursoj kaj servoj ricevu emfazon; estu emfazo por aparte bonaj hejmpag’oj kaj retaj projektoj akcelantaj la lernadon kaj paroligon de la lingvo. Oni aparte atentu en c’i tiu periodo al trovado de lernantoj kaj lernhelpantoj en la retaj kursoj kaj pri kompletigo de la kursoj per la informoj necesaj por enirigi la lernintojn en la Esperanto-komunumon.


  • Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado pri Esperanto kaj igi ilin kunlabori inter si ankau’ por oferti siajn servojn al neesperantistoj dezirantaj lerni Esperanton.


  • La Estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, akcelu la produktadon de lerniloj por la landoj/lingvoj, kie ili mankas.


  • La Estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto Interkulturo de UEA kaj ILEI kaj aliajn projektojn, kiuj celas al instruado de Esperanto kaj ties valoroj.


  • UEA kaj ILEI starigu programon de instruista trejnado, kiel esencan elementon de la starigata komuna ekzamena branc’o ”Instrukapablo”, klopodante enkadrigi elementojn de tiu trejnado en la strukturojn de oficialaj edukaj instancoj kaj helpi al provoj konstantigi au’ malfermi oficialajn universitatajn kursojn.



UTILIGADO

  • La Estraro de UEA instigu la bone funkciantajn fakajn Esperanto-organizaj’ojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizaj’oj, kiuj okupig’as pri sama au’ apuda temo.


  • UEA arang’u agadojn en regionoj, en kiuj ekzistas etna/nacia strec’o por pruvi la pac-potencialon de Esperanto kaj aparte apogu tiajn projektojn kiel Indig’enaj Popoloj, Interkulturo, Lingvo de Paco.


  • Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la entreprena kampo, kaj aparte en la turisma kampo, kiu s’ajnas la plej promesoplena.


  • UEA provu subteni pli intense la agadon de la Terminologia Esperanto-Centro, kiu nun ekzistas en virtuala formo.


  • UEA subtenu iniciatojn utiligantajn Esperanton por j’urnalisma informado, kiel tiu de la reta aperigo de Le Monde Diplomatique au’ de aliaj ret-pordegoj. G’i, krome, subtenu la ekzistantajn radio-staciojn, kiuj dissendas en Esperanto kaj provu instigi pli da tiaj kaj ankau’ televidaj programoj.


  • UEA subtenu la utiligon de Esperanto en scienco c’efe per verkado pri sciencaj temoj ankau’ konsidere de la novaj eblecoj publikigi en la reto, kiel Vikipedio.


  • UEA subtenu la utiligon de Esperanto fare de lokaj Esperanto-kluboj en pluraj manieroj, ekzemple per stimulo al organizo de prelegvojag’oj, kaj tute aparte serve al la sistemo de rilatoj inter g’emelaj urboj kaj al translima kunlaborado, kie la kondic’oj estas favoraj.


  • UEA trovu manieron por revigligi kaj pli vaste utiligi la delegitan reton.


  • UEA subtenu kulturajn aktivaj’ojn, tiajn kies realigo estas aparte malfacila pro la disa karaktero de la esperanto-komunumo, ekz. la laboron de aktoroj kaj teatraj trupoj, kaj stimulu okazigon de kulturaj festivaloj.


  • UEA stimulu eldonadon de verkoj en Esperanto, c’u originalaj c’u tradukitaj.


  • Por la diskonigo de la Esperanto-kulturo ne-esperantistaj medioj, UEA subtenu la eldonadon de nacilingvaj tradukoj de la originala Esperanto-literaturo.


  • UEA donu apartan atenton al siaj arkivoj kaj historiaj materialoj, specife c’e Biblioteko Hector Hodler, por plibonigi la kondic’ojn por fakaj studoj pri Esperanto.