Teksto: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
e (2 versioj)
 
(Unu meza versio de alia uzanto ne montriĝas)
Linio 1: Linio 1:
 
 
La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis unuvoĉe la jaron 2000-an
 
La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis unuvoĉe la jaron 2000-an
 
"Internacia Jaro de kulturo de paco". Aro da Pac-nobelpremiitoj kreis
 
"Internacia Jaro de kulturo de paco". Aro da Pac-nobelpremiitoj kreis
Linio 54: Linio 53:
 
partopreno de la virinoj kaj respekto al demokratiaj principoj, por kune
 
partopreno de la virinoj kaj respekto al demokratiaj principoj, por kune
 
krei novajn solidarecajn formojn.
 
krei novajn solidarecajn formojn.
 +
 +
vidu ankaŭ ĉe
 +
 +
http://uea.org/agadoj/projektoj/manifesto2000.html
 +
  
 
* reiru al [[Manifesto 2000 De Unesko]]
 
* reiru al [[Manifesto 2000 De Unesko]]

Nuna versio ekde 11:30, 27 Jun. 2010

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis unuvoĉe la jaron 2000-an "Internacia Jaro de kulturo de paco". Aro da Pac-nobelpremiitoj kreis Manifeston 2000 okaze de celebrado de 50-a datreveno de Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Ĉiujn subskribojn de Manifesto 2000 oni prezentos al Ĝenerala Asembleo de UN en Septembro 2000. La celo estas kolekti 100 milionojn da subskriboj.

La kolektado de la subskriboj daŭras ankaŭ nun dum la Jardeko por Kulturo de Paco 2001 - 2010.

  • * *

Esperanta teksto de Manifesto 2000:

Aliĝu al internacia movado por kulturo de paco kaj neperforto.

Ĉar la jaro 2000 devas esti nova ekiro, okazo kune transformi la kulturon de milito kaj perforto en kulturon de paco kaj neperforto.

Ĉar tia transformiĝo postulas partoprenon de ĉiuj kaj devas oferti al junuloj kaj estontaj generacioj valorojn helpantajn ilin prilabori pli justan, pli solidaran, pli liberan, indan, harmonian, pli prosperan mondon por ĉiuj.

Ĉar kulturo de paco ebligas daŭran disvolviĝon, ŝirmadon de ĉirkaŭ- aĵo kaj ĉies disfloradon.

Ĉar mi konscias pri mia parto de respondeco antaŭ estonteco de homaro kaj ĉefe de hodiaŭaj kaj morgaŭaj infanoj.

Mi engaĝiĝas en miaj ĉiutaga vivo, familio, laboro, komunumo, lando kaj regiono:

1 RESPEKTI ĈIES VIVON: respekti vivon kaj dignon de ĉiu homo sen diskriminacio, nek antaŭjuĝo.

2 RIFUZI PERFORTON: praktiki aktivan neperforton, rifuzante perforton sub ĉiuj formoj: fizika, seksuma, psika, ekonomia kaj sociala, ĉefe al la plej senfortaj kaj vundeblaj ekz. infanoj kaj adoleskoj.

3 LIBERIGI MIAN LARĜANIMECON: dividi miajn tempon kaj rimedojn plugante la larĝanimecon por fini ekskluzivon, maljustecon, politikan kaj ekono- mian subpremon.

4 AŬSKULTI POR INTERKOMPRENIĜI: defendi esprimliberecon kaj kulturan diversecon ĉiam privilegiante aŭskultadon kaj dialogon sen cedi al fanatikeco, misfamigo kaj rifuzo de la aliulo.

5 ŜIRMI LA PLANEDON: promocii respondecan konsumadon kaj disvolviĝ-modon enkalkulante la gravecon de ĉiaj vivformoj kaj konservante ekvilibron de naturaj planedrimedoj.

6 REINVENTI SOLIDARECON: kontribui al disvolvo de mia komunumo kun plena partopreno de la virinoj kaj respekto al demokratiaj principoj, por kune krei novajn solidarecajn formojn.

vidu ankaŭ ĉe

http://uea.org/agadoj/projektoj/manifesto2000.html