Informado

El UEA-vikio
Revizio de 11:30, 28 Aŭg. 2022 fare de Piet-c (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Festotagoj

Komence de 2014 estrarano Stefano Keller en vikipedio dissendis al retlistoj kalendaron de tagoj, kies festadon rekomendas UEA al la movadanoj. Ĝi baziĝis sur elekto fare de la estrara subteamo Mondo, el listo de internaciaj festotagoj deklaritaj de UN. Tiu kalendaro aperis ankaŭ en la januara numero de la revuo Esperanto.

Keller gvidas la teamon de Zorgantoj pri la kunordigado de informado. La ĉefaj kunlaboriloj kaj komunikaj kanaloj de tiuj agadoj estas la retejo http://www.linguistic-rights.org, tiuj ĉi UEA-viki-paĝoj (kies paĝojn, enhavon redaktas Corsetti kaj Keller) kaj retlistoj.

Granda atingo estis en februaro 2014 la apero de la esperanta versio de la mesaĝo de Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko, por la unua fojo, en la retpaĝo de Unesko, okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo:

http://www.unesco.org/new/en/international-mother-language-day/ (esperanta kaj franca artikoloj pri tio en la paĝo UNESCO - Unesko)

Pretiĝis PDF-dokumento kun multaj retligoj al la diverslingvaj mesaĝoj okaze de tiu tago, kies diverslingvaj versioj aperis en retejoj, en kaj ekster la movado.

Gazetara informkampanjo

Por la kampanjo pretiĝis modelaj tekstoj en diversaj lingvoj. Tiu teamo (Zorgantoj pri informado, ZPI) prizorgis ankaŭ la diskonigon de la afiŝoj pretigitaj por la Esperanto-Tago (la 26-a de julio).
  • La teamo ZPI efektivigis grandan kampanjlaboron en la movado, motivante la esperantistojn informi la gazetaron ankaŭ pri la 100-a UK en Lillo (2015) kaj pri la Esperanto-Tago de 2015.
Legu la detalojn en la paĝo Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK 2015 kaj en la paĝoj, retejoj tien ligitaj.

Informmaterialoj

  • Dokumentoj Pri Informado De Landaj Kaj Fakaj Asocioj (kompletigenda)
  • Informiloj en la malnova retejo de UEA (enhavo kontrolenda, aktualigenda)
  • Informadaj dokumentoj en la paĝo Teko (Informado) de UEA