Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P124: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010


<title>124</title>








Sed ni nun supozu, ke la

civitanoj deziras precipe elimini (eble pro ekonomiaj zorgoj) ĉiun uzon de interpretado, ili preferos la modelojn monarkian (ekzemple faranta la anglan la ununuran oficialan lingvon de Eŭropa Unio) aŭ sinarkan (tiukaze ekzemple Esperanto iĝus la oficiala lingvo de la unio). Se la eŭropanoj krome montras sin zorgemaj pri la egalrajteco, la monarkia modelo nepre estas forigenda.

Finfine ni imagu, ke la kriterio

de komunikada rapideco superas (kio eliminas la uzon de relajsa lingvo, kiu plilonigas la trajekton, kiun la informo devas trairi inter la elsendanto kaj la ricevanto), ke oni rifuzas la opcion de unulingvaj institucioj, sed ke oni samtempe volas limigi la kostojn : tiam la oligarkia sin trudos.

Finfine, kiam oni eksplicitas la

kriteriojn, oni vidas, ke neniu plua evidento sin trudas ekster tiuj ĉi. Tio ilustras tre utile ke ekzistas nenio « natura » en la lingva dinamiko, sed ke tiu ĉi estas nur la rezulto de la interago inter multaj faktoroj, el kiuj iuj estas alte politikaj ; la elekto de la Eŭropuniaj laborlingvoj estas la rezulto de arbitraĝo inter prioritatoj, kaj do de ludoj inter potencoj pli ol rezulto de fatalo aŭ de iu fizika leĝo.