Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P122

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>122</title>









Aldono A2: Lingvaj modeloj por Eŭropa Unio 87

Kvankam oni povas imagi miriadon

da lingvaj modeloj (precipe proponante modelojn diferencajn por diversaj institucioj de la unio), estas utile atenti kelkajn klarajn kazojn aplikiĝantajn al aro de N lingvoj, ĉu la nombro 11 (antaŭ la plivastigo de la unio la 1an de majo 2004) aŭ 20 (ekde la plivastiĝo de Eŭropunio, sed antaŭ la plena oficialiĝo de la irlanda en 2005). Laŭ la aranĝoj rezultaj de la traktato de Romo en 1958, ni ne distingos inter „oficiala lingvo” kaj „laborlingvo”, kaj ni ĝenerale uzos la unuan el ambaŭ terminoj. Ni ĉi tie ekzamenos sep konceptojn (aŭ „lingvajn modelojn”). Aplikante la terminaron proponitan de Pool, ni nomos la unuajn ses respektive « monarĥaj » , « sinarĥaj », « oligarhaj », « panarĥaj », « hegemoniaj » kaj « teĥnokratiaj »88. La sepa, analizita de Gazzola, nomiĝos « trirelajsa »89. Tiu modeloj diferenciĝaslau pluraj

dimensioj, nome :
  • La atribuado de la statuso de oficialeco al pli aŭ malpli alta nombro da lingvoj inter la N+1 ĉeestaj lingvoj : N lingvoj de membroŝtatoj plus alia lingvo, ĉu tute ekstera al la konsiderata aro (ni diru la svahilan ĉi tie), ĉu artefarita (el kiuj Esperanto estas la plej disvastiĝinta), ĉu formortinta (ekzemple la latina) ;
  • nombro da tradukadaj kaj interpretadaj direktoj pli aŭ malpli alta ene de la institucio : se ununura lingvo estas oficialigita, tiu nombro egalas nul ; inverse, se ĉiuj N lingvoj de la membroŝtatoj estas oficialigitaj, la nombro da tradukadaj kaj interpretadaj direktoj garantiendaj nombras je N(N-1)=N²-N ; finfine, se oni alprenas r relajsajn lingvojn, konservante la statuton de oficialeco por ĉiuj lingvoj de la unio, garantiendas r(2N-r-1) direktoj de tradukado kaj interpretado.90
  • la peno de lernado de fremdlingvoj postulata al la partoprenantoj (parlamentanoj, funkciuloj, ktp.), kiuj povas esti inter nul (se ĉiuj lingvoj estas oficialigitaj) kaj unu (por iuj politikistoj kaj funkciuloj, en ĉiu modelo, en kiu ilia lingvo ne estus inter la oficialaj lingvoj.










87 Eltiraĵo

de Grin (2004b). j
88 Vidi Pool, J., 1996, « Optimal Language Regimes for the European Union », International Journal of the Sociology of Language, 121, 159-179, ou Grin, F., 1997, « Gérer le plurilinguisme européen : approche économique au problème de choix », Sociolinguistica, 11, 1-15.
89 Vidi Gazzola, M., 2003, La relazione fra costi economici e costi politici del multilinguismo nell’Unione europea. Tesi di Laurea. Milan : Università Commerciale Luigi Bocconi.

90 Vidi Gazzola, op. cit., p. 49.