Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P105

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



<title>105</title>













9) la konservadon de efikaj

servoj de tradukado kaj interpretado, ĉar eĉ laŭ la hipotezo de ĝenerala prioritato donita al tri lingvoj (ekzemple, la angla, la germana, kaj la franca), tuta interkompreniĝo ne estas sistemate garantiita, kaj devas esti kompletigita per tre larĝa oferto de tradukado kaj interpretado, almenaŭ inter la lingvoj kiuj profitas de tiu prioritato; tio referencas al la sistemo nomita « oligarĥia » en la aldono 2.

La scenaro 2 ne malpermesas nin,

tute male, eklabori pri la kunordigado inter membroŝtatoj, kaj fundamente analizi la senson kaj la identigajn funkciojn de la individua multlingvismo dum ĉiutaga vivo, kaj la projektojn de individuoj.

Se la alpreno de tiaj

dispozicioj, en la kadro de la dua scenaro, sukcesas stabiligi eŭropan lingvan medion vere plurlingvan, ĝi povas esti konservita dum longa periodo, kaj la scenaro 3 ne plu devas esti konsiderata kiel necesa. Eble la scenaro 2 estas pli kosta, ĉu rilate edukadon, ĉu rilate akompanaj dispozicioj, kiuj ne limiĝas al la oferto de tradukado kaj  interpretado.
Aliflanke, tiu dua scenaro estas multe malpli maljusta ol la unua, ĉar ĝi garantias, pli ol la du aliaj, frekventan kontakton kun la lingva diverseco. Sekve, la diferenco inter la profitoj kaj la kostoj povas esti konsiderita kiel tute akceptebla. Oni tamen ne devas forgesi la fakton, ke kiel scenaro, plurlingvismo povas esti relative malsekura, kaj la lingva ĉirkaŭaĵo povas evidentiĝi malstabila; sekve, la ekefektivigo de akompanaj dispozicioj tiaj, kiaj raportitaj  supre, postulas grandan atenton. Pro la samspecaj motivoj, estas tute pravigeble, en posta pli funda analizo tiuspeca, ekzameni la eblecon kombini la scenarojn du kaj tri.

7.3 Ĝenerala konkludo.

La fina konstato povas gusti

amare. La politiko, kiun rekomendis la Raporto de la Komisiono de la nacia debato pri la estonteco de la Lernejo, certe estas la plej simpla; oni tamen povis konstatis, laŭ la nuna studo, ke laŭ vidpunkto de publika politiko, tio eble estas la plej malbona solvo. Tio ne estas, eĉ de malproksime, la plej malmultekosta solvo; aliflanke, tio estas la plej maljusta; kaj ĝi kondamnas la francan, kaj kun ĝi ĉiujn eŭropajn lingvojn krom la angla, al malpromocio. Certaj eĉ parolas pri vasaleco, kun ĉiuj nekalkuleblaj konsekvencoj geopolitikaj kaj kulturaj.

Se solvo tiom malmulte alloga,

estas ofte rekomendita, tio eble estas ĉar ĝi rezultas de analizo farita ene de tro malvasta kadro. En la manko de ajna kunordigado, ekzistas forta stimulo por preferi la anglan, kaj estas efektive tute logike ke oni rekomendu instrui kaj lerni ĝin. Sed tio signifas ignori la tutan