Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P103

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



<title>103</title>










ŝtatoj subtenis, je la epoko

de la Ligo de Nacioj, la alprenon de Esperanto kiel internacia lingvo, aŭ ke la plenaj kunsidoj

de UNESKO adoptis, en 1954 kaj en 1985, rezoluciojn favore al Esperanto.
Se la scenaro 3 ne estas

senprokraste efektivebla, tamen estus danĝere kontentiĝi pri la scenaro 1, pro la kreskanta malfacileco inversigi la movon; efektive, multaj observantoj, inter kiuj van Parijs (2001b, 2004a, 2004b) opinias ke la procezo favore al la angla jam ne estas inversigebla. Tio estas plia motivo por subteni, je la  mallonga aŭ mezlonga tempolimo, la scenaron 2, tio estas, tiun de plurlingvismo. Ĉiuj intentodeklaroj de la  eŭropaj institucioj iras tiun direkton; necesas do realigi ilin per faroj.

Tio postulas multe pli ol kio

proponas la Agoplano (eŭropa Komisiono, 2004).

La aspekto «instruado de

fremdaj lingvoj» estas nur la plej evidenta flanko, kaj pro tio, tute ne temos pri tio sekve. Plej grave, por ke la instruado de aliaj lingvoj ol la angla ne estu simpla preteksto, kaj ke la kompetentoj pri aliaj lingvoj estu dece valorigitaj, necesas laŭeble krei instuticiajn kuntekstojn, en kiuj aliaj lingvoj ol la angla, estu la finatingo de la procezo de minimumo-maksimumigo.
Efektive, estas esence kompreni, ke la nura lernado de pluraj lingvoj fare de la eŭropaj civitanoj, ne sufiĉas por garantii, je la mezlonga aŭ longa templimo, veran plurlingvan interagadon, kaj do, la diversecon de la lingva komunikado en Eŭropo. Sekve, tiaj akompanaj dispozicioj nepre necesas.

Ne eblas ĉi tie difini ĉiujn

dispoziciojn, kiuj povus esti alprenitaj tiucele, ĉar ili devas agordiĝi al la kadro de kohera kaj strukturita lingvopolitiko. Oni tamen povas hipotezi ke tiuj dispozicioj devus interalie inkluzivi:

1) la ĝeneralan defendon de

plurlingvismo en ĉiu eŭropa institucio,kaj en maksimumo de situacioj;

2) la postulon, por la dungitoj

en tiuj institucioj, interalie ekde certa hierarkia rango, de atestita trilingveco, dum dulingveco ne rajtigus ajnan premion aŭ apartan avantaĝon;








84 Tiutempe (Septembro 1922), la

dosiero estis blokita de Francio, Léon Béard, tiam Ministro pri nacia edukado,  eĉ malpermesis « en ĉiuj francaj lernejoj, la instruadon kaj propagandon pri Esperanto, kiel danĝeran vehiklon de internacionalismo, kaj kiel konkurenton al la rolo de la franca lingvo mondskale » (Ministero della Pubblica Istruzione [Italio],

1995).