Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P102: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010



<title>102</title>







alpreno de la tria scenaro

fare de ununura ŝtato

instigus ĉiu alia daŭrigi la instruadon de la angla.
Kontraŭe, ĉio ŝanĝiĝas se

la ŝtatoj ekpensas kunagadon por sia komuna profito, kaj se la plumulto de la landoj kune alprenas la trian scenaron. En la tempodaŭro de unu generacio, maljustaj transpagoj de miliardoj da eŭroj povas malaperi, kaj neta ŝparo de ĉirkaŭ 25 miliardoj da eŭroj jare estas ebla por la tuta Eŭropa Unio. Kiel komparo, la totalo de la budĝetigitaj elspezoj por 2005 fare de Eŭropa Unio sumas je 116,55 miliardoj da eŭroj.

Oni malbone komprenas pro kia

logiko, 23 el la 25 ŝtatojmembroj devus regaladi la du aliajn per donaco kiu kostas al ili, nur je la nivelo de la eduksistemo, la « bagatelon » de 26,7 miliardoj da eŭroj jare, des pli ke tiu masiva investo lasas la plimulton de la eŭropaj civitanoj en situacio de subuloj. Pro intereso tiom evidente komuna, kaj kiu perfekte kongruas kun la postulita socia justeco, la saĝeco devus konduki la ŝtatojn interkonsenti pri progresiva kaj kunordigita

efektivigo de la scenaro 3..
Memkompreneble, tiu kunordigado

inter ŝtatoj ne devas prikonsideri nur la edukpolitikon; ĝi devas ankaŭ zorgi pri la

disvastigo de informado kaj evoluigo de la mensostatoj.

7.2 Mallongtempa strategio.

En la proksima tempo, la scenaro

3 ne estas antaŭvidebla; krome, la simpla anonco ke tia scenaro devus esti konsiderata en la limo de dudek aŭ dudek kvin jaroj, estus ridigita de grandaj partoj de publiko, ĉar tiom forta estas la kredo, ke ekzistas neniu alternativo al la hegemonio de la angla. Ĉiu forgesis ke multaj










81 Tiu sumo estas kalkulita

jene, eksterpolante la elspezon per loĝanto en Francio, kiu nun estas 137 € jare.
Oni vidis ke la adopto de la tria scenaro, permesas duonigi tiun kvanton, kaj malaltigi ĝin al 68,50 €, rondigita al 68 ĉi tie. Tiu nombro (kiu, laŭ la nuntempaj horaj tarifoj en Francio, financus la lernadon de du fremdaj lingvoj), validas por 86% de EU-25-anoj  kiuj vivas en lando, kies ĉefa lingvo ne estas la angla (vidu Aldonon A1). Aliflanke, la lernsistemo kiu utilas al la 14% de la eŭropanoj, kiuj vivas en tiuj du landoj, devus lerni Esperanton. Ni supozu ke Britio kaj Irlando ankaŭ alprenas la lernsistemon kun du fremdaj lingvoj (Esperanto kaj alia lingvo); kompare al la nuna elspezo per loganto en Britio (kiun ni supozos ankaŭ valida por Irlando), kiu sumas je 36€ jare per loĝanto, tio supozas plialtiĝon de 32€. Donite logantaron de 457 milionoj en EU-25 , oni kalkulas jene: 457 x [(68 x 0,86) – (32 x 0,14)] = 457 x 54 =  24,678€ miliardoj Notindas ke oni ne disponas
datumojn pri la proporcio de personoj kiuj, en EU-25, uzas la anglan kiel gepatran lingvon (sendepende de la lando kie ili rezidas). Por EU-15, la esploro "Eŭrobarometro n° 54" citas la ciferon de 17,2%.
82 Fonto: http://www.info-europe.fr/document.dir/fich.dir/QR001028.htm .
83 Tiu sumo estas kalkulita jene: 0,86 x 457 x 68 = € 26,725 miliardoj.