Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P101

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



<title>101</title>


lingvon, Esperanton kaj alian

lingvon (ne devige la anglan), alvenos sur la labormerkato. Simile, oni devas antaŭvidi transigan periodon dum kiu personoj kiuj lernis la anglan kiel unuan aŭ duan fremdan lingvon, devus profiti pri aparta subteno por lerni Esperanton. Konsidere la lerneblon de tiu lingvo, la investo necesa al la regado de Esperanto, almenaŭ je la nivelo ili nun regas la anglan, estus malalta. Tiu evoluo de mensostatoj ne estas imaginebla se ĝi ne baziĝas sur subtila kompreno de la procezoj de  individua kaj kolektiva subjektivado, interalie kiam ĝi okazas en la kampoj de la societa diverseco kaj de la individua multlingveco. Tial necesas funde ekpensi pri tio. Oni povas por tio eliri el la nova teorio pri la sociaj ŝanĝoj, teorio konstruita ĉirkaŭ Touraine kaj Wieviorka, kaj apogi sin sur la koncepto de «moNderniigo » (Rossiaud, 1997) jam prezentita en la unua ĉapitro. Je mia kono, tiu pripensado ne estas jam farita pri la sociaj preferoj de la lingvaj ĉirkaŭaĵoj, sed ĝi necesas por ke individuoj povus lanĉi sin en la scenaro 3, kaj por ke malvolviĝas situacioj, kie la principo de

minimumo-maksimumigo profitas al Esperanto.

Kunordigado.

La problemo ankaŭ dependas de

la kunordigado je la eŭropa nivelo, kaj plu specife inter la membroŝtatoj. Ili restas suverenaj pri edukado kaj  tio ne ŝanĝiĝos antaŭ longe. Estas do je la nivelo de la kunordigado inter ŝtatoj ke la sekva problemo estas solvenda. En la foresto de interŝtata kunordigado, ĉiu ŝtato inklinas alpreni edukajn politikojn, kiuj espereble favoros la ekonomian sukceson de siaj civitanoj, kaj eble donos konkurencan avantaĝon sur la vasta eŭropa merkato. Sekve, se ŝtato riskus sin sola en la trian scenaron, kaj eĉ se la publika opinio tute konsentus pri tio, la rezultoj estus katastrofaj por tiu ŝtato; la konsekvenco estus izolado de la lando kaj de ĝiaj enloĝantoj forde la cetero de Eŭropo, kaj tio pruviĝus vana investado pri lingvaj kompetentoj sen ajna komerca valoro. La civitanoj de aliaj ŝtatoj, kiuj daŭrigus prioritate instrui la anglan; vidus, la cetero restante egala, la rendimenton de iliaj kompetentoj pro la angla, kreski. Oni vidis en la paragrafo 3.4, ke tiu avantaĝo eble estas kondamnita al erodo, sed ankoraŭ neniu maltrankviliĝas pro tio; ĉiukaze, ene de mallonga tempolimo, la