Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P097

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



<title>97</title>











Kelkaj rimarkoj povas helpi

al la interpretado de tiu tabelo.

◊ La neta avantaĝo de la scenaro

Esperanta ne surprizu, ĉar ĝi respegulas samtempe la efikecon de tiu lingvo kaj ĝian senegalan justecon. La enkalkulo de la justeco en la klasifiko de la scenaroj devus do rezultigi la retenon de la scenaroj 2 aŭ 3. Fakte, se la rawlsa principo de diferenco kompreniĝas kun reservo pri garantio de efikeco, oni vidas, ke tiu ĉi estas neniel helpata de la scenaro 1.

◊ La konsidero de nekomercaj

valoroj rezultigus plifortigi la allogon de la scenaro 2, ĉar tiu ĉi favoras la ĉiutagan videblecon de la lingva kaj kultura diversecoj; kontraŭe, ĝi suferus la mankojn de scenaro 1, ĉar estas tiu, kiu okazigas la plej grandajn riskojn.

◊ La eksplicita kaj aparta

konsidero de simbolaj dimensioj, ligitaj al historia kaj politika fundamentoj de la eŭropaj kulturoj (kaj ĉar tiaj dimensioj eble ne estus en la nekomercaj valoroj), plifortigas tiujn konkludojn.

◊ La sumoj ĉi tie kalkulitaj

temas pri kalendara jaro; ili adiciiĝas jaron post jaro, kaj plifortigas dinamikon pli kaj pli malfacile inverseblan, kaj en kiu tiuj sumoj mem ŝarĝos la buĝeton pli kaj pli.

Se pruviĝas ke la scenaro

«tutangla » estas la plej kosta kaj la malplej justa el la tri, kiel do eblas, ke ĝi daŭre ricevas tian subtenon? Kiel klarigi, ke alternativo preferebla nivele de efikeco kaj justeco estas neniam serioze konsiderata? Kiujn orientiĝojn povas esti konsiderataj je proksima kaj malproksima estonteco, konsiderante la ĝis nun obtenitajn rezultojn? Tiaj estas la demandoj, kiujn ektraktas la sepa kaj lasta ĉapitroj.