Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P094: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010



<title>94</title>



TABELO 5: NETAJ JARAJ TRANSDONOJ FAVORE DE BRITIO
EN MILIONOJ DA EŬROJ, 2002-2004


POSTENO

  REKTA SUMO OBLIGANTA

EFIKOa
aŭ LIBERITA
RENTUMO

Privilegiitaj merkatoj
   1.875 5.156 à 6.750
Ŝparo de peno por

tradukado kaj interpretado

 2.200 154
Ŝparo en la instruo de

fremdaj lingvoj

   6.000 420
Totalo  10.075 5.730 à 7.324


 a Kiam troviĝas du sumoj, la unua rezultas el la apliko de obliganto de 2,75 al la rekte taksata sumo; la dua baziĝas sur la entuta sumo raportita de Phillipson post alĝustigoj (2003: 77).


Rilate netaj enspezoj aŭ

evititaj elspezoj (« Rekta sumo » en tabelo 5), la aktuala supereco de la angla enspezigas pli ol 10 miliardoj da eŭroj jare al Britio.

Aliflanke, oni ankaŭ povus

baziĝi, por la taksado de la privilegiitaj merkatoj, ne sur la rekta sumo de elspezoj taksitaj surbaze de la informoj de British Council, sed sur la oficiala taksado de la brita registaro (tio estas ĉirkaŭ 13 miliardoj da eŭroj komence de la jaroj 2000, kio reprezentus sendube pli ol 15 miliardojn da eŭroj nuntempe, sed kiujn ni proponis taksi tre prudente je 6,75 miliardoj da eŭroj por la privilegiitaj merkatoj en kunteksto specife eŭropa). Por plene enkalkuli la avantaĝojn, kiujn Britio profitas pro tiu situacio, oni rajtas krome memorigi, ke la sumoj ŝparitaj en la komunikado kaj en la instruado de fremdlingvoj, produktas formon de jara rento de ĉirkaŭ 574 milionoj da eŭroj. Tiukaze, la totala sumo de la valoro, kiun la supereco de la angla nuntempe reprezentas por Britio, estas ĉirkaŭ 17,399 miliardoj da eŭroj. Ankaŭ tie, la taksado restas bazita sur prudenta uzado de la disponeblaj datumoj.

Oni do rajtas rezoni

pri sumoj inter 10 ĝis 17 miliardoj da eŭroj jare, laŭ la kazo, ĉu oni enkalkulis aŭ ne la obligantajn efikojn kaj la rendimentojn de la sumoj, kiujn la plej grava anglalingva lando de Eŭropo povas nuntempe ŝpari. Kompare, la buĝeto de la centra brita registaro atingis en 2003-2004 ĉirkaŭ 400 miliardojn da pundoj 78, tio estas ĉirkaŭ 584



78 Fonto: http://www.statistics.gov.uk/pdfdir/psa0604.pdf .