Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P088: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010



<title>88</title>








Nun ni supozu, ke ĉiuj

agantoj de la unio (individuoj, entreprenoj, publikaj socioj, asocioj) partoprenas proksimume egalparte en la komunikado; tiam, la pezo de ĉiu lingva socio en tiu entuta komunikado respegulas ties demografian pezon. Ĉar Francio kaj franclingva Belgio reprezentas ĉirkaŭ 14% de la populacio de la unio, la anglalingvanoj ŝuldas al la franclingvanoj ĉirkaŭ 308 milionojn da eŭroj jare pro ekonomio de peno en la komunikado inter franclingvanoj kaj anglalingvanoj.

En la scenaro 3, denove,

ĉiu tiuspeca transpago aŭtomate malaperas, ĉar ĉiu devos konsenti pri simetria peno por la tradukado kaj interpretado de mesaĝoj inter sia gepatra lingvo kaj Esperanto. La scenaro 2 reprezentas, kiel vidite por la “privilegiitaj merkatoj”, mezan solvon. Laŭgrade ke realigebla plurlingva situacio konsentus doni relative pli gravan pezon al iuj “grandaj” lingvoj (laŭ niaj hipotezoj koncerne tiun scenaron, temus pri la angla, la franca kaj la germana), ĝi sendube ebligus al la parolantoj de tiuj grandaj lingvoj ŝpari al si certajn penojn. Tamen la transpagoj inter grandaj lingvoj sendube estus neglekteblaj, kaj oni supozos, ke la neta bilanco por Francio aŭ la franclingvanoj koncerne tiun specon de transpago kaj en tiu specifa kazo, estus nula. 

La ŝparo de peno en la instruado de fremdlingvoj

Ĉiu ne havas la samajn bezonojn pri lingvaj kompetentoj, depende de la elektita lingva situacio. Se la regado de unu aŭ du aliaj fremdlingvoj je alta nivelo estas konsiderata kiel neceso por la finnoj aŭ slovenoj, ĝi ŝajnas esti des malpli alta, ju pli granda la lingva komunumo al kiu oni apartenas. Tio estas konstatebla per la fakto pli detale ekzamenita sube, ke la instruadosistemoj angla kaj kimra (distingendaj de la sistemoj skota kaj nord-irlanda) postulas klare malpli al la lernantoj pri akiro de fremdlingvoj. Kio gravas ĉi tie estas la grado, laŭ kiu tiu peno estas malsupera al tiu, kiu ĝi devus esti en aliaj kazoj. Por simpligi, oni prenos kiel referencon la aktualan francian fremdlingvan instrusistemon, pri kiu ni resumis la esencajn proprecojn per tabelo en Aldonaĵo A3.

Sur tiu bazo, eblas taksi la

tutan investon por la instruado de fremdlingvoj en Francio je ĉirkaŭ 8,235 miliardoj da eŭroj jare. Tiu sumo supozigas du simpligojn, kiuj estas supozitaj grandparte nuliĝi inter si: unuflanke oni neglektis la fakton, ke la procentaĵo da kolegianoj kaj liceanoj studantaj duan fremdlingvon estis, ekde la kvara jaro, malpli ol 100% (la procentaĵoj variis de 86,4% ĝis 98,1% en 2003-2004); inverse oni ne enkalkulis la fakton, ke iu procentaĵo (ne precizigita en la interretejo de DEP) da liceanoj studis trian