Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P087

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



<title>87</title>






Miascie ne ekzistas sistemaj

datumoj pri tiu temo; tamen la ordoj de grando de 50% ĝis 60% indikitaj de la interparolantoj el la kampo de la tradukado kaj interpretado, kun kiuj estis kontaktoj por la realigo de ĉi-studo, konverĝas kaj akordiĝas kun studo publikigita en 1999 de OFIL, kiu referencas sen plia precizo je “taksadoj de Eŭropunia Komisiono” datumoj pri la jaro 1992. 70  La parto de la angla kiel cellingvo estus 50% (el la tuto de la cellingvoj). Do oni povas akcepti pro manko de pli detalaj informoj, ke tio estas procentaĵo kiu situas inter 50% kaj 60% kiun konvenas subtrahi el la “normala” parto de 14%. Por la bezonoj de ĉi-studo, oni do konservos «eksceson» pro la dominanta statuso de la angla en ordo de 40% de la tuta grando de la merkato, tio estas, tre

proksimume, ĉirkaŭ 2,2 miliardoj da eŭroj. 71
Inter krampoj, ni notu, ke la

proporcio (0,54-0,14)/0,54 ≅ 0.74 estas interpretebla kiel indikilo de superreprezentado de la angla; ja ĝi estas ĉebaze de la procentaĵo de 0,75% supre aplikita por taksi la realan parton “privilegiitan” de la merkato de varoj kaj servoj de la angla lingvo.

Unuavide oni povus pensi,

ke konvenas duonigi tiun sumon por nur konsideri unu direkton de tradukado kaj interpretado. Tamen, ja la du fluoj estas enkalkulendaj, ĉar se la komunikado estus egaleca, la interparolantoj de angla gepatra lingvo devus financi la tradukadajn kaj interpretadajn servojn el  kaj al sia lingvo, precize kiel la parolantoj de aliaj lingvoj. La referenca punkto do ja estas la lingvo-demografia pezo de la angloparolantoj, kaj estas la tuto de tiuj 2,2 miliardoj da eŭroj, kiujn ili ŝparas per la fakto de la superreganta statuso de la angla. Estas ege probable, ke kaze de alpreno de la “tutangla”, la ŝparo tiel realigata de la anglalingvanoj iĝus ankoraŭ pli grava. Ĉar ĉiu prognozo ĉi-rilate estas riska, mi kontentiĝas per la plej prudenta hipotezo, akceptante ke tiu sumo de 2,2 miliardoj da eŭroj respondas, eĉ en la scenaro de “tutangla”, al la ŝparo, kiun realigus la anglaj denaskuloj en la eŭropa kunteksto. Laŭ ĉiu probablo la reala sumo ege superus ĝin.





70 OFIL publikigas

Tribuno de la industrioj de la lingvo kaj de multmedioj; vidu S. Abou, 1999: « El la ĝenerala merkato de la tradukado al tiu de la scienca kaj teknika tradukado... kaj al tiu de la tradukado per iloj », http://www.ofil.refer.org/tribune/n19/marche.htm, TILM n° 19.
71 La demando de la obliganta efiko, starigita okaze de la pivilegiitaj merkatoj, povas aperi ankaŭ ĉi tie. Tamen, nenio indikas, ke la esenco de tiu tradukada kaj interpretada laboro okazus en Britio aŭ en Irlando. Konsekvence oni ne rajtas fari la hipotezon, ke la sumoj rezultantaj el neĝbula efiko

kaŭzas transpagoj en unu aŭ alian direkton.