Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P085

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



<title>85</title>







hispana) povas nur malpliiĝi.67

Malgraŭ tio, okaze de pli detala analizo, oni povus tre bone konsideri kroman korekton: oni tiukaze dekalkulus parton de transpagoj al Francio, de la sumoj priparolataj

ĉi-supre.
Kiel nuntempe statas la aliaj

scenaroj? Per difino la scenaro 3 (Esperanto) okazigas nenian privilegiitan merkaton tiuspecan, ĉar neniu lando disponus decidigan avantaĝon en la liverado de lingvaj servoj ligitaj al Esperanto. La scenaro 2 (plurlingvismo) troviĝas en meza zono, ĉar ĝi implicas dispartigon de la komunikado en plurajn lingvojn, inter kiuj estas probable, ke la angla pezus pli ol tio, kion ĝi meritus pro simpla lingvo-demografia vidpunkto, kiu estas proksimume 14% (kio pli malpli respondas al la proporcio de la denaskaj angloj en Eŭropo-25), des pli, ke pro la ĉi tie starigitaj hipotezoj, la angla estus kun la franca kaj la germana unu el la tri lingvoj profitantaj el privilegiita statuso. Tamen, kio gravas el la vidpunkto de ĉi-studo, estas la grado laŭ kiu tia transpago favora al varoj kaj servoj ligitaj al la angla lingvo superus la transpagon okazantan favore al la varoj kaj servoj ligitaj al la franca lingvo. En lingva situacio, kiu serioze kaj aktive kuraĝigas la plurlingvismon – tia, kian ni skizis supre – la netaj transpagoj inter du grandaj lingvoj estus neglektindaj. Male, ĝi restus pozitiva, de la aro de “malgrandaj” lingvoj, al la aro de la “grandaj”, kaj precipe al la triopo angla-franca-germana.

La ekonomio de peno en la komunikado

Iuj el la demandoj ĉi tie starigitaj, koncepte iom similas al tiuj ĵus pritraktitaj kadre de la “privilegiitaj merkatoj”. Ĉi tie temas tamen pri jena fenomeno: depende de la lingva situacio, al kiu oni sin direktas, kaj do depende de la respondaj kondiĉoj de internacia komunikado, ĉiuj

interparolantoj ne devos liveri la saman studopenon..
Ni denove komencu ĉe la scenaro

1, tio estas la “tutainngla”: ĉi-kaze la plejmulto, eble la tuto de la komunikadoj inter personoj de malsama gepatra lingvo okazus en la angla. Do la anglalingvanoj ne bezonus traduki en sian lingvon la mesaĝojn elsenditajn far la neanglalingvanoj, same ili ne bezonus traduki en aliajn lingvojn la mesaĝojn, kiujn ili







67 Ilustre, ni memorigu,

ke en ses jaroj, tio estas inter 1997 kaj 2002, la parto de la franca kiel origina redaktolingvo de la dokumentoj de Konsilio de Eŭropa Unio transiris de 42% al 18%, dum ĝi transiris por la angla de 41% al 73% (Ĝenerala Sekretariejo de Konsilio de Eŭropa Unio, citita de Durand,

2004).