Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P083

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



<title>83</title>






Tamen ni ne forgesu, ke eĉ

dum malesto de domino de la angla lingvo, iu kvanto da varoj kaj servoj ligitaj al tiu lingvo ja estus venditaj. Estas do parto de tiu sumo de 2,5 miliardoj da eŭroj, kiu ĉi tie estu konsiderinda. Oni retenos proporcion de 75%, bazitan sur la fakto diskutota pli detale poste, ke la superreprezentado de la tradukado kaj interpretado, el kaj al la angla en la eŭropa merkato, estas je tiuj skaloj de grando. Do la “privilegiitaj merkatoj” valoras, en la intence prudenta taksado ĉi tie retenita, 1,875 miliardojn da eŭroj jare.

Indas tamen

konfronti tiun ciferon kun la 13 miliardoj da eŭroj, kiujn «enspezigas» ĉiun jaron la angla lingvo al la ŝtato, laŭ la brita registaro (cititaj de Phillipson, 2003: 77) 64. Malgraŭ la diferenco, kiu aperas unuavide, tiu lasta sumo estas akordigebla kun la 2,5 miliardoj da eŭroj pro simpla motivo: tio estas, ke la elspezo okazigas neĝbulan efikon, nomitan obliganta efiko, de la sama speco kiel tiuj, kiujn oni enkalkulas ekzemple por taksi la tutan ekonomian efikon de infrastruktura projekto. Ĉar la praktika valoro de tiaj obligantoj ofte situas ĉirkaŭ 2,5 ĝis 3, estas probable, ke la sumo de 13 miliardoj da eŭroj menciitaj de Phillipson estas la produto de obliganto kun norma valoro kaj komenca sumo superanta la 2,5 miliardojn da eŭroj indikitajn de British Council; tiu takso de British Council estas do, laŭ ĉiu probableco, malpli alta ol la totalo de la rektaj elspezoj. Do, kiuj ajn estas la

precizaj sumoj, ili estas multiplikendaj per obliganto.
Indas ankaŭ konsideri la ciferon

de 13 miliardoj da eŭroj, kiun raportas Phillipson, publikigita en la oficiala registara retejo kaj trovebla en 2001. Supozante, pro manko de informo, ke ĝi estis notita en aktualaj eŭroj, estas prudente supozi, ke dum la lastaj kvar jaroj, la procento de nominala kresko de la sektoro, ne estis malplia ol tiu de la tuta brita ekonomio. Konsiderante kresko de 16,7% de la nominala Malneta Enlanda Produto (MEP) en Britio, inter 2001 kaj 2004, oni obtenas sumon proksiman al 15,2 miliardoj da eŭroj. Pro manko de informoj pri la uzitaj taksadaj metodoj de la brita registara fonto citita de Phillipson, oni prudente rondigu la sumon je 15 miliardoj da eŭroj.65 Parto de la demando de varoj kaj servoj direktita al Britio venas el ne-eŭropaj landoj (kvankam tiuj pli kapablus turni sin al Usono); estas do logike preferi skalon de grando pli modestan. EU-25





64 Nuntempe, la interreta

paĝaro de la brita registaro, menciita de Phillipson (2003) kiel fonto de tiu cifero, ne plu estas alirebla; do ne eblis kontroli, kiu metodo estis uzata por alveni al tiu sumo, nek je kiu periodo ĝi aplikiĝas. Kompreneble, en pli detala studo, la diversaj ciferoj estu rekontrolendaj.
65 Tamen oni preterlasas en la taksado la valoron de tiu efiko por Irlando; aldono de 5%; responda al la proporcio inter la enloĝantoj respektive de Irlando kaj

de Britio, ĉiukaze estus konsiderindaj.