Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P081

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (2 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



<title>81</title>





multiplikata per la

totala nombro da lernantoj en la sistemo (NLS), por obteni la entutan koston de la instruado de fremdlingvoj (KFL)i en ĉiu scenaro i. Dividante KLF per la enloĝantoj (POP), oni obtenas la entutan elspezon por la instruado de la fremdlingvoj je enloĝanto, nombro kiu

estas komparebla inter landoj por ĉiu scenaro.
La scenaroj 1 kaj 2 do kostas la

samon, tio estas KLF1 = KLF2. La scenaro 3, kontraŭe, kostas malpli, ĉar la atingo de certa nivelo de kompetento en Esperanto estas klare pli rapida ol por ĉiu alia lingvo, kaj tiurilate la literaturo estas unuanima. Tiel Flochon (2000:109) notas, ke «La Instituto pri kibernetika pedagogio de Paderborn (Germanio) komparis la lernodaŭrojn de pluraj grupoj da lernantoj franclingvaj je bakalaŭra nivelo, por atingi nivelon nomitan ‘norma’ kaj kompareblan en kvar malsimilaj lingvoj: Esperanto, la angla, la germana kaj la itala. La rezultoj estas jenaj: por atingi tiun nivelon, 2000 studhoroj de germana lingvo rezultigis lingvan nivelon ekvivalentan al 1500 studhoroj de angla lingvo, 1000 studhoroj de itala kaj… 150 studhoroj de Esperanto. Sen komentoj»

Aliaj disaj taksoj en la

literaturo konfirmas la pli rapidan atingon de kompetentoj en la celita lingvo por Esperanto ol por ĉiuj aliaj lingvoj, kun kiuj la komparo estis farita (ministerio de la publika instruado [Italio], 1955) same kiel la propedeŭtikajn avantaĝojn de la lingvo (Corsetti kaj La Torre, 1995). En tio, kio sekvas, mi elektis por la plej granda prudento aprobante proporcion de unu je tri. Tiele la necesa investado por certigi al la francaj lernantoj donitan nivelon de kompetento en Esperanto reprezentas trionon de tiu necesa por doti ilin pri simila nivelo en ajna alia lingvo.59

La ekonomio de peno pro la

transiro al Esperanto influus la unuan fremdlingvon, al kiu (en la franca sistemo, ĉi tie prenata kiel referencon) oni dediĉas proksimume tri kvaronojn de la entuta elspezo pri instruado de fremdlingvoj (vidu Aldonaĵon A3). La aplikado de la proporcio 1/3 inter Esperanto kaj la unua fremdlingvo nun lernata (kiu ajn ĝi estas) supozigas do, ke la totala fakturo de la lingvinstruado iĝus:
<img style="width: 348px; height: 75px;" alt="" src="file:///C:/Documents%20and%20Settings/Ray/My%20Documents/esperanto/europo/Grin/Grin06For03.jpg">
alivorte,  ĝi duoniĝus. Kompreneble oni ankaŭ estus povinta akcepti alian alproksimiĝon kaj supozi koston precize identan en la tri scenaroj; sed tiam la nivelo de kompetento atingita en Esperanto, necese kaj strikte superos tiun atingitan en la aliaj lingvoj,




59 La studo de la

artefaritaj planlingvoj kiel solvo al la problemoj de internacia komunikado estas la objekto de la interlingvistiko, kies tradicio retroiras al Comenius, Descartes et Leibniz. Por ĝenerala enkonduko en la

scienca literaturo pri la kampo, vidu Blanke (2003).