Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P080

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



<title>80</title>








triopon

anglan-francan-germanan); en la tria scenaro, Esperanton kaj lingvo K  (la lingvo K povus esti la angla, sed sen ajna kuraĝigo rilate al iu alia lingvo proponita de la eduka sistemo). Por simpligi la ekzamenon, oni supozos ke la unua kaj la dua fremdlingvoj estas enskribitaj en la samaj studoprogramoj kaj por la samaj jaroj de la lerneja kurso kiel nun, kaj ke ili uzas la saman horaron kiel nun. Ne malpli grave, la pedagogiaj celoj asignitaj al la instruado de la unua kaj de la dua fremdlingvo estos supozataj relative similaj en la diversaj scenaroj, kaj proksimume egalaj al tiuj kiel nun. Nenio malebligas en posta pli detala analizo, nuligi tiun hipotezon. Oni tiel povos esti pli postulemaj almenaŭ pri la unua fremdlingvo kaj konsekvence, adapti la respondan taksadon de la kostoj., laŭgrade tia

reformo postulus altigon de la provizado de rimedoj,
Miascie ne ekzistas lerneja

librotenado laŭ fako en Francio, cetere ankaŭ ne en aliaj landoj. Kaze de Svislando, la mezurado de la sociaj rendimentoj de la lingvinstruoj necesigis ellabori aron da taksadoj. Tia ekzerco estas des pli kompleksa, ke la lando havas kvar oficialajn kaj naciajn lingvojn, uzatajn en la publika instruado laŭ la principo de teritorieco. Krome, pro sia federala strukturo, Svislando havas ne malpli ol 26 apartajn instrusistemojn kun malsimilaj programoj, inkluzive pri instruado de lingvoj. Ĉar tri kantonoj estas dulingvaj kaj unu trilingva, estas principe trideko da malsimilaj studoplanoj, por kiuj oni ellaboru tiajn taksaĵojn (Grin kaj Sfreddo, 1997).

Pro la centraligita propreco de

la franca eduksistemo, tiaj taksadoj eble estas relative facilaj, sed por la nuna studo, oni kontentiĝos per proksimumaj valoroj, kies kunmetado estas detaligita pli sube, reference al la « transpago » okazigita de la ekonomio de peno, kiun certaj ŝtatoj povas realigi, laŭ la konsiderita scenaro, en la instruado de fremdaj lingvoj. Oni prenos Francion kiel referencon por taksi kiagrade Britio devias de ĝi, ekirante de ciferoj aplikiĝantaj al Anglio kaj al Kimrio. Fakte, pro la strukturo de la instruaj sistemoj en Britio, la komparpunkto ne respondas striktasence al Britio estiel membroŝtato. La baza principo estas tiu de simpla proporcio: oni taksas la relativan parton de la fremdlingvoj λ en la horaro por diversaj lernojaroj aŭ instruadoniveloj; oni multiplikas per la responda mezuma elspezo je lernanto (MEL); tiu cifero estas poste