Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P078

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



<title>78</title>






Efektive, kunveno de dudek

personoj, eĉ se ili estas prenitaj el subgrupo de populacio mem difinita surbaze de vera probableco de interago, tia ke ĝi povas okazi dum iu profesia situacio, ofte okazas, kaj la modelo «1+2» tie ne garantias interkompreniĝon.

Ni prenu la ekzemplon de la

32 158 permanentaj kaj portempaj oficistoj aktivaj en 2003 en la kvin eŭropaj institucioj (Parlamento, Konsilio, Komisiono, Kortumo kaj Revizora Kortumo) 57. La probableco, ke la uzo de unu el la tri lingvoj de la triopo angla-franca-germana, ne ekskluzivos unu inter la aŭskultantaro de 20 oficistoj, estas tre malalta, ĉar laŭ la ĉi-supra formulo, ankaŭ ĝi estas malpli ol 0,1%. Alidire, estas kvazaŭ certe, ke almenaŭ unu partoprenanto havas lingvo-repertuaron, kiu, kvankam perfekte konforma al la modelo « 1+2 » kaj kiu krome enhavas du el la tri lingvoj de privilegiita «triopo », ne enhavas la lingvon elektitan por tiu kunveno. 57

La

plurlingvismo sub la formo de modelo « 1+2 » do ne liveras la samajn garantiojn, kiel la aliaj scenaroj, nivele de la komunikado. Estas penseblaj diversaj alternativoj, kiuj donas ĉiujn garantiojn pri interkompreniĝo: unue, la transiro al modelo de speco « 1+3 », se la tri fremdlingvoj venis el la « triopo » — , kio tamen supozigas konsiderindan investadon en la instruadon de fremdlingvoj; due, la malpliigo de la nombro de privilegiitaj lingvoj de tri al du — kio, laŭ ĉiu probableco, ne estus politike defendebla; trie, la transiro al modelo, en kiu oni lernas unu fremdan lingvon de la triopo, kaj akiras altajn komprenokompetentojn en la du aliaj lingvoj. En la limoj de ĉi-raporto, ni ne plu studos tiujn tri alternativojn, tamen substrekante, ke laŭ la graveco akordigita al la celo de

interkompreniĝo, povas esti necese studi ilin pli detale.
Tamen, eĉ kun ĝiaj limigoj, oni

rajtas konsideri, ke la efektivaj profitoj de la plurlingvismo en ĝia formo « 1+2 » estas pli altaj ol tio, kion sugestas la ekzemploj supre ciferitaj. Fakte, en la realo, la renkontiĝoj kaj interparoloj ne estas pure aleatoraj; la geografia proksimeco kaj la ligoj historiaj kaj komercaj estas tiom da faktoroj, kiuj igas iujn renkontiĝojn pli oftaj ol aliaj. Do, eĉ se la interkompreniĝo ne estas sisteme garantiebla, la modelo «1+2» kontribuas certe al tio, ke ĝi estas sufiĉe ofta interne de iuj kuntekstoj (geografiaj, profesiaj aŭ aliaj). Se la manko de rekta komunikado estas pli probabla por subgrupoj, kiuj mem estas neprobablaj, tio ne sufiĉus por malvalidigi tian version de la plurlingva scenaro, des pli ke oni povas ankaŭ helpiĝi per tradukado kaj





56 Oficiala ĵurnalo de

Eŭropa Unio, L 58 de la 28a de februaro 2003, je paĝo 109).
57 La ebleco, ke la grupo de 20 personoj hazarde prenitaj el la 32.000 oficistoj, enhavas subgrupojn de 2 ĝis 20 individuoj kun la sama gepatra lingvo, ne modifas tiun taksaĵon.