Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P077

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (2 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



<title>77</title>








fikas,

oni povas atendi, kvazaŭ laŭdifine, ke la eŭropaj civitanoj, kies gepatra lingvo estas nek la angla, nek la franca, nek la germana, lernos du el tiuj lingvoj en proksimume samaj proporcioj. En longdaŭro, la eŭropanoj (krom tiuj, kies lingvo estas la angla, la franca aŭ la germana) dividiĝos en tri grandajn grupojn: tiuj, kies lingva repertuaro inkludas kiel fremdlingvojn la anglan kaj la francan (« AF »), la francan kaj la germanan (« FG ») kaj la anglan kaj la

germanan (« AG »).
Kiun interkompreniĝon ni tiam

povas esperi? Por simpligi la kalkuladon, ni akceptu, ke la franclingvanoj, la anglalingvanoj kaj la germanlingvanoj lernas la lingvojn unu de la alia tiamanere ke la kompetentoj dividiĝas en tri proksimume egalaj trionoj; tio supozigas ankaŭ, ke la franclingvanoj, anglalingvanoj kaj germanlingvanoj, povantaj elekti sian duan fremdlingvon, elektas alian lingvon  — kiu povos same bone esti la hispana kiel la japana aŭ la kimra. Ni akceptos ankaŭ, ke ĉiuj eŭropanoj estas trilingvaj (en apliko de la modelo « 1+2 »), sed ne kvarlingvaj. En tia kazo, se oni certas, ke ĉiu paro da eŭropanoj hazarde prenitaj, ĉiam havos almenaŭ unu komunan lingvon, oni ankaŭ certas, ke en ĉiu aleatora grupo enhavanta du trionojn da eŭropanoj plus unu, ne eblas, ke ekzistas lingvo konata de ĉiuj membroj de tiu grupo; kia ajn estu la elektita lingvo (la angla, franca aŭ germana), almenaŭ unu partoprenanto estos flanklasita.

Ĝenerale (kaj kun ĉiuj

simpligantaj kondiĉoj ĉi tie akceptitaj) la probableco P, ke neniu partoprenanto estu forlasita en totala populacio da M individuoj, el kiuj oni prenas grupojn de amplekso Z, reprezentiĝas per:
<img style="width: 560px; height: 62px;" alt="" src="file:///C:/Documents%20and%20Settings/Ray/My%20Documents/esperanto/europo/Grin/Grin06For01.jpg">
 kie la esprimo n k C , kiu difinas la nombron da kombinaĵoj sen ripetoj de k elementoj hazarde prenitaj el n, egalas al ) <img style="width: 95px; height: 60px;" alt="" src="file:///C:/Documents%20and%20Settings/Ray/My%20Documents/esperanto/europo/Grin/Grin06For02.jpg" align="top">

En terminoj de probableco, tiu

taksado validas por altaj valoroj de M. Sed ekde kiam M estas alta, ĝi ne plu gravas: kiu ajn estu la grando de la populacio, el kiu oni prenas la subgrupojn de interkompunikantoj, la valoro de tiu probableco rapide malpliiĝas laŭ kreskanta Z, tio estas la nombrobb da partoprenantoj en la interparolo. Tiel, la probableco, ke simpla triopo, hazarde prenita inter 10.000 personoj, havas komunan lingvon estas proksimume 77,8%, kaj ekde kiam temas pri grupo de 20 personoj, tiu probableco falas al 0,09%.