Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P076

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



<title>76</title>






21

lingvojn 55, la multlingva komunikado ne plu povas resti pure hazarda, kaj taŭgas nun  precizigi, kion la scenaro de la

plurlingvismo kovras, por ebligi komparon al la du aliaj scenaroj.
En la cetero de ĉi-diskuto, oni

do difinos la “plurlingvismon” kiel specifan formon de la modelo « 1+2 » rekomendita ambaŭ de Eŭropa Unio, kaj de Eŭropa Konsilio: ĉiu eŭropa loĝanto devus regi du lingvojn krom sia propra gepatra lingvo. Tamen, ĉi tiu “modelo” estas ofte komprenita kiel uzanta unu fremdlingvon de granda komunikado, nome la angla, kaj aldone, la ĉefan lingvon de najbara ŝtato. En ĉi-raporto ni difinos la triopon da lingvoj iom alie. Fakte, eĉ se temas nur pri certigo de la interkompreniĝo de ĉiu subgrupo de du loĝantoj hazarde prenitaj, nepras ke la repertuaro de ĉiu eŭropano enhavu almenaŭ du lingvojn elektitajn el donita subgrupo de tri lingvoj. Laŭ la supra rezonado, tio do samas al doni privilegian statuson al certaj lingvoj, kaj ĉi tie por la bezonoj de la studo, oni konsentu ke temas pri la angla, la franca kaj la germana.

La plurlingvismo ne estas

do scenaro perfekte egalrajta: fakte, eĉ se oni akceptas, ke ĉiu eŭropano lernas du fremdlingvojn, oni povos distingi du situaciojn: por personoj kun gepatra lingvo angla, franca aŭ germana, sufiĉas ke unu el tiuj du fremdlingvoj estu elektata el tiu grupo de tri lingvoj, sed la dua fremdlingvo povas perfekte esti alia   ekzemple la itala, la japana aŭ la kimra. Kontraŭe por persono kun gepatra lingvo estona aŭ portugala, la dua fremdlingvoj devas veni el la triopo angla-franca-germana. Ĉiu alia lingvo (denove, ĉu temas pri la itala, la japana aŭ la kimra) devus esti lernata nur kiel tria fremdlingvo. Tiu malsimetrio havas  konsekvencojn pri la komparo de la scenaroj, kaj ni denove pritraktos ĝin sekve en ĉi-ĉapitro.

Tamen gravas noti, ke eĉ tiu

limigo ne certigas la interkompreniĝon supre difinitan, (kondiĉo necesa, por povi aserti, ke la plurlingvismo garantias la samajn oportunecojn pri interkompreno, kiel la “tutangla” scenaro aŭ Esperanto). Fakte, se la plurlingvismo, pri kiu temas ĉi tie, efektive diferenciĝu de la lingva hegemonio, tio supozigas, ke la membroŝtatoj estos alprenintaj verajn kuraĝigajn aranĝojn favore al la uzo de pluraj lingvoj. Se tiuj aranĝoj ne estas efikaj, oni revenos al la scenaron “tutanglan”; sed se ili






55 Tamen, dum transira

periodo de 30 monatoj, ekde la 1a de majo 2004, esceptaj reguloj, kiuj povus esti plidaŭrigataj dum maksimume unu jaron, aplikiĝas al la malta lingvo. Tiu ĉi, kvankam oficiala, ne estos sisteme uzata de la instancoj de la unio, antaŭ kiam la tradukistoj kaj interpretistoj pri la malta estu formitaj en sufiĉa nombro (Oficiala ĵurnalo de Eŭropa Unio, L 169 de la

1a de majo 2004, je paĝoj 1-2).