Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P075: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
e (link fix)
e (2 versioj)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010



<title>75</title>







emfazos ĝin antaŭ ol

plivastigi la kampon. La sumo de la komunikadaj profitoj estas evidente identa por la scenaroj 1 kaj 3, en kiuj la interkompreniĝo okazas respektive en la angla kaj en Esperanto; la situacio estas pli kompleksa kaze de scenaro 2, kaj la plurlingvismo, kiun ĝi supozigas, devas esti detaligita. Fakte, se ĉiu eŭropano lernas fremdlingvon, sen interkonsenti pri la sama lingvo, la rekta komunikado inter du personoj hazarde prenitaj ne estas garantiebla. Ĝi povas nur okazi, se ĉiu lernas grandegan nombron da lingvoj. Pli precize, se oni volas certigi, ke du hazarde prenitaj eŭropanoj kun malsama gepatra lingvo povu ĉiam komuniki sen interpretisto, la nombro da lingvoj, kiujn ĉiu devas lerni (supozante, ke ĉiu same penas) estas dek. 54 En situacio kun N lingvoj, tiu nombro egalas N/2 se N estas para kaj (N-1)/2 se N estas malpara. En la lasta kazo la du interparolantoj havos almenaŭ unu lingvon komunan, sed en la kazo, kie N estas para,

ili nepre havos du lingvojn komunajn.
Nu, la garantio, ke ĉiu

dupersona grupo ĉiam disponas pri komuna lingvo, ne estas sufiĉa atingo, kaj ne ebligas la interkompreniĝon de la speco kiu interesas nin ĉi tie: anstataŭe gravas kompreni, kiel pli grandaj grupoj (eĉ la tuto de la loĝantoj de membroŝtatoj) povas interkomuniki, ĉu en buŝa interago, ĉu uzante certajn skribajn mediojn. Estas tiu postulema versio de la komunikado, kiun ni ĉi tie nomos interkompreniĝo.

Fakte la nombro da lingvoj

lernendaj por garantii la interkompreniĝon kreskas laŭ la amplekso de la grupo (en terminoj de la nombro de malsamaj gepatraj lingvoj tie reprezentataj), se oni ne enkondukas plian hipotezon pri eventuala kompromiso inter individuoj koncerne la fremdlingvojn, kiujn ili lernas. Tiel,  en situacio kun N lingvoj por tuta populacio de M individuoj, la nombro da lingvoj, kiujn ĉiu partoprenanto scipovu (inkluzive la gepatran lingvon) por ke ĉiu grupo kun Z partoprenantoj hazarde prenitaj (Z=1,...., M) havu almenaŭ unu komunan lingvon egalas al

[(Z-1)/Z] ∗N+1 ∀ Z < N+1

rondigita al la malsupera entjero. Por ĉiu Z ≥(N+1) oni restos ĉe N lingvoj, ĉar evidente interkompreniĝo ne motivigus lerni plian. En Eŭropo, kies membroŝtatoj uzas ekde nun




54 Oni supozis ĉi tie, ke

N=20, kvankam la nombro da oficialaj lingvoj baldaŭ transiros al 21, enkalkulante la aliron de la irlanda je la 1a januaro 2007, kun la sama statuso de oficialeco kiel la 20 aliaj naciaj lingvoj (Oficiala ĵurnalo de Eŭropa Unio, L 156 de la 18a de junio 2005, je paĝoj 3-4). Oni do akceptis ĉi tie, ke ĉiuj personoj kun gepatra lingvo irlanda plu lernos la anglan je la sama aĝo kaj aktivante la samajn procezojn

scipovajn, kiel la personoj kun gepatra lingvo angla.