Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P074

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



<title>74</title>


lingvan situacion, kaj do ne

donas kompletan bildon rilate la takso de politikoj. Aliflanke, ankaŭ substrekendas, ke, malgraŭ ĝi proponu certajn garantiojn rilate interkomunikado, sen tiucele supozi la lernadon far ĉiuj, de grandega nombro da fremdaj lingvoj, la praktika efektivigo de la scenaro “plurlingvisma” supozigas, ke certaj lingvoj profitu preferan statuson. Tio proksimigas al oligarkia sistemo, la praktikan plurlingvismon (kontraste al la teoria plurlingvismo). Donite ke la praktika efektivigo de tiu scenaro realigeblas laŭ multegaj diversaj manieroj (laŭ la konsideritaj hipotezoj pri la nombro da lingvoj profitantaj de tiu speciala statuso kaj pri la nombro da fremdlingvoj, kiujn la eŭropaj civitanoj estos supozataj lerni), ni atentigas en ĉi-studo pri speciala realigo de plurlingvismo, kiu privilegias tri lingvojn el 20 (aŭ 21; vidu noton n° 54); oni trovos en la sekvantaj paragrafoj, pliajn detalojn pri la preciza

enhavo de la plurlingvismo, por kiu la komparoj estas ellaboritaj.
La solvo “Esperanta” respondas

al la reĝimo “sinarkia” (vidu Aldonaĵon A2). Unuavide oni povus pensi, ke temas nur pri anstataŭigo de la angla per Esperanto, kaj ke temas de “tutesperanta” anstataŭ “tutangla”. Malgraŭ tiu supraĵa simileco, la diferencoj inter ambaŭ lingvaj situacioj estas ampleksegaj.

Unue, kiel oni jam rimarkigis en

la sekcio 5.4, la uzado de Esperanto tuj forigas ĉiujn maljustajn transpagojn okazigitajn de la “tutangla”; tio aplikiĝas same al “efiko de rajtigo” aŭ “efiko retora”, pri kies kvantigo mi ĉi tie rezignas; la simbola graveco de tiu efiko, ni ripetu, restas gravega.

Ni havos la okazon retrakti ĝin en la sekvanta sekcio.
Due, la lernado de Esperanto

estas konsiderinde pli rapida ol tiu de ajna alia lingvo kaj, diversgrade, tiu supereco evidentiĝas sendepende de la gepatra lingvo de la lernanto. Ĝi estas eble pli evidenta por la personoj, kies gepatra lingvo estas  latinida, sed ĝi ekzistas ankaŭ por tiuj, kies gepatra lingvo estas ĝermana aŭ slava, eĉ ne hindeŭropa, malgraŭ vortaro kun esence hindeŭropa origino (Piron, 1994; Flochon, 2000). Trie, ĉar Esperanto estas nenies lingvo kaj, pro tio, povas facile iĝi ĉies lingvo (Mullarney, 1999), ĝia disvastiĝo estas malpli minaca por la aktualaj Eŭropaj lingvoj ol estas la disvastiĝo de la angla.

6.3 La profitoj

Kiel oni konstatis en ĉapitro 2,

la profitoj atribuitaj al diversaj lingvaj situacioj estas tiel diversformaj, ke oni vane provus ekkapti ilin komplete; samtempe estas absolute necese, ke ili ne limiĝas al simpla interkompreniĝo. Tion dirite, la eblo por ĉiu eŭropano komuniki kun ĉiuj aliaj, estas sendube la plej ofte citita el la esperataj profitoj, kaj ni