Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P073: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010



<title>73</title>






aktivuloj dum privata

interago kun personoj de alia gepatra lingvo. Tio estas pli malpli, la prognozita modelo de Van Parijs, De Swaan, aŭ Abrams kaj Strogatz, kies analizoj estis prezentitaj en la antaŭa ĉapitro. Estas krome tiu modelo, kiun rekomendas aŭtoroj kiel Van Parijs kaj, implicite, la sufiĉe multnombraj aktivuloj sciencaj kaj politikaj, kiuj parolas pri plurlingvismo kies celo estas situigi, enteni aŭ kompletigi la anglan: sed ĉar ili ne provizas ŝirmilon por kontraŭstari la kunan logikon de la uzebleco kaj de la minimumo-maksimumigo, iliaj

rekomendoj kondukas, je longdaŭro, al la “tutanglan” scenaron.
La “plurlingvismo” estas

lingva reĝimo, kiu supozigas, ke la internacia komunikado estas organizita tiel, ke ĝi efektive okazas en pluraj lingvoj. 53 Estas ne nur je la nivelo de la instancoj de Eŭropa Unio, ke ĝi estu karakterizata (tiukaze povus temi pri la modelo “oligarkia” aŭ “panarkia”, eventuale “teknokrata” aŭ “triope relajsa” ĉe Pool (1996) aŭ Grin (1994a); vidu Aldonaĵo A2), sed ankaŭ je la nivelo de la ĉiutaga komunikado inter eŭropanoj. Kiel ni vidis en sekcio 5.3, la dinamiko de la uzebleco kaj de la minimum-maksimumigo estas tiel forta, ke plurlingva funkciado estas konsiderebla nur  kun provizo de helpa regularo, el kiu kelkaj dispozicioj estos skizitaj en la paragrafo 7.2. Mi ĉi tie ne pli detale priparolos la difinon de tiaj dispozicioj, sed gravas substreki, ke estas pro tiuj, ke la “plurlingva” situacio, ĉi tie menciita, distingas sin  de la “plurlingvismo” aŭ “multlingvismo” kiujn eŭropaj oficialuloj daŭre invokas. Ĝi ankaŭ diferenciĝas de la plurlingvismo sen ŝirmilo, kiun rekomendas multaj aŭtoroj, sen konsciiĝi, ke manke de tiaj ŝirmiloj, ĝi estas fundamente malstabila kaj nepre estos anstataŭigita de la “tutangla” pro la kunagada dinamiko de uzebleco kaj de minimum-maksimumigo.

La plurlingvismo, pri kiu temas

ĉi tie, celas esti stabila. Substrekendas, ke la plurlingvismo, pri kiu temas en scenaro 2 ne necese respondas al la proponoj (esence “oligarkiaj”) defenditaj de Ginsburgh kaj Weber (2003) aŭ Fidrmuc kaj Ginsburgh (2004). Fakte ilia analizo, kiu celas nur la laborlingvojn en Eŭropa Unio, apenaŭ konsideras la






53 La literaturo parolas

jen pri « plurlingvismo », jen pri « multlingvismo ». Depende de la aŭtoroj la distingo inter la du terminoj ne estas la sama. Laŭ iuj « multlingvismo » signifas ĝeneralan nocion de diverseco de la lingvoj, sen identigo de la lingvoj, kiuj estigas tiun diversecon, dum « plurlingvismo » supozigas nombreblan diversecon, tio estas, ke la nombro da ĉeestaj lingvoj estas specifita. Laŭ aliaj aŭtoroj multlingvismo estas individua kompetento, dum plurlingvismo montras la diversecon de ĉeestaj lingvoj en la sociala spaco. Por la bezonoj de ĉi-studo oni uzos la lastan difinon, tiel ke la scenaro 2 nomiĝos « plurlingvisma »; estas tamen klare, ke ĝia efektivigo postulos la multlingvismon de la individuoj, rezerve de ĉiea kaj malmultekosta oferto pri traduko- kaj

interpretado-servoj.