Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P072

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



<title>72</title>















La komparo inter la diversaj

scenaroj baziĝas sur jenaj elementoj:
1) la difino de lingva situacio, reference al la eŭropa kunteksto;
2) la identigo de la profitoj, nome pri interkompreniĝo, rilatitaj al ĉiu situacio;
3) tre simpligita difino de la gvidlinioj de politiko pri instruado de fremdlingvoj, kiun ĉiu situacio supozigas;
4) la kostoj por la eduksistemo, rilate al tiuj instruaj politikoj;
5) la transpagoj okazigitaj de ĉiu lingva situacio, distingante, konforme al la analizo de la antaŭa ĉapitro: (i) la privilegiitajn merkatojn; (ii) la ekonomion de peno en la komunikado; (iii) la ekonomion de peno en la instruado de fremdlingvoj; (iv) la rendimentojn de la ekonomio realigita en tiu instruado. Inverse, miascie ne ekzistas ilo por taksi, eĉ maldetale, la efikon de pravigo (do la maljusta pozicio de supereco en la situacioj de intertraktado kaj de konflikto) kiu, laŭ la lingvaj situacioj, povus esti destinita al la parolantoj de la privilegiita(j) lingvo(j). Atendante ke solvo estas trovebla por tiu delikata problemo, la efiko de pravigo (alie nomata « efiko retora » vidu Grin, 2004a) estas supozata inkluzivita en la sociaj kaj kulturaj dimensioj cititaj ĉi-supre. Malgraŭ tio ĝi devas konservi decidigan gravecon en ĉiu taksado.

Nunstate, estas do ok specoj de

baza informo, kiuj estas atribuendaj al ĉiu scenaro. Iuj inter ili meritas ĉi tie komentarion enkonduke al la fakta taksado.


6.2 La lingvaj situacioj


Dum la ekzamenado, ni pritraktos tri lingvajn situaciojn, al kiuj estos atribuataj tri bazaj scenaroj: la “tutangla”, la “plurlingvisma” kaj la “Esperanta” scenaroj. Nenio malebligas en dua fazo rafini ĉiun el tiuj scenaroj kaj konsideri  kombinon inter ili.

La “tutangla” scenaro respondas

al tio, kion la modeloj de Pool (1996) kaj Grin (1994a) nomas la modelo “monarka” (Vidu Aldonaĵon A2): unu lingvo trudas sin kiel sola oficiala lingvo kaj laborlingvo de Eŭropa Unio; ĝi iĝas la lingvo de la  internacia komunikado je niveloj komerca, scienca kaj kultura; kaj ĝi ankaŭ iĝas la lingvo kiu allogas sociajn