Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P070

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>70</title>




 


Pro tio, necesas rememorigi la

ekziston de tria strategio, tio estas la investado je longdaŭra tempolimo kaj nepre kunordigota inter la membro-ŝtatoj de la Unio en la instruadon de Esperanto. Tiu-ĉi raporto ne celas absolute defendi tiun opcion, ĉar ni scias ke ĝi ofte okazigas pasiajn reagojn aŭ ke ĝi estas tuj forĵetita sen ia ajn argumento, aŭ surbaze de argumentoj, kiuj nur baziĝas sur miriga ignoro (Piron, 1994 , 2002). Tamen, kiel ni vidos en la 6a ĉapitro, tio estas sendube la plej bona solvo, krom se oni povas garantii la stabilecon de iu scenaro ververe plurlingva, kaze de kio la plurlingveco estas sendube preferinda: ni ja povas opinii, ke por multaj eŭropanoj estas ja la plurlingveco, kiu esprimas plej bone la kolektivan identecon de Eŭropo: tiun senton ni komparu kun la ideo - preter la spritaĵo - ke la lingvo de Eŭropo estas la tradukado.51 Necesas tamen rememorigi evidentecon: la uzo de esperanto unubate forigas ĉiujn problemojn pri egalrajteco supre menciitajn; kaj la la lernado de tiu lingvo estas ege malpli kosta ( minimume 1 je 5; iuj asertas 1 je 10) ol la lernado de la angla. La uzo de esperanto do evidente profitigus pli ol 85%n de la eŭropaj civitanoj, precipe post la plilarĝiĝo okazinta en 2004. 52

Konsidere la reputacion de

eksmodeco kunportitan de esperanto, tiu lasta konkludo povas surprizi, precipe kadre de studo kiu referencas ekonomiajn konceptojn; ni tamen atentigos, ke inter la advokatoj de tiu solvo troviĝas Nobel-premiito pri ekonomio, Reinhard Selten (vid.

Selten, 1998)
Tion dirinte, tia rekomendo

havus nuntempe nenian politikan estontecon, kiuj ajn estus la argumentoj prezentitaj por apogi ĝin. Tial ni taksos ne nur tri scenarojn (ĉapitro 6-a), sed ankaŭ du malsamajn strategiojn (ĉapitro 7a) diferencigante strategion aplikeblan je longdaŭra tempolimo, kaj strategion por mallongdaŭra tempolimo. Nenio malpermesas precizigi kaj dividi la tri scenarojn dum plua tia studo, kaj trakti ilian

kombinon kadre de pli detaligita strategio. 



51. Aliaj proponis, ke

oni alprenu la latinan kiel "lingua franca"    (Sturm, 2002). Laŭ analiza vidpunkto, tiu solvo proksimiĝas al la solvo «Esperanto», krom tio, ke ĝi estus pli multekosta pro la malfacileco de la latina rilate Esperanton, kaj malpli justa, ĉar ĝi klare privilegius la personojn kies gepatra lingvo estas latina lingvo.

52 Vidu noton 74.