Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P069: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010


<title>69</title>





la minimum-maksimumigo ne estas

aŭtomate la angla. Tio instigas plifortigi la instruadon - apud tiu de la angla - de la lingvoj de gravaj ekonomiaj kaj kulturaj partneroj - kaze de Francio, precipe de la germana, de la hispana kaj de la itala. Vario de tiu strategio, subtenata de Françoise Ploquin49, estas kuraĝigi fokusitan formon de plurlingveco, strukturita ĉirkaŭ la lingvaj familioj ekzistantaj ene de Eŭropo (la latinaj lingvoj, ĝermanaj lingvoj, slavaj lingvoj). Specife emfazinda estus la disvolviĝo de la pasiva kompreno de la lingvoj kiuj apartenas al la sama lingva familio kiel la gepatra lingvo de la lernanto. Tiam, kaze de kunveno inter latinlingvaj parolantoj (franca, itala, hispana, portugala), ĉiu povus esprimiĝi en sia lingvo kun ĉia facileco kaj fleksebleco tiel eblaj, kaj dume ĉiu estus komprenata de la aliaj; la sama principo validus por la ĝermanaj lingvoj kaj la slavaj lingvoj; la koncepto  aliflanke mutas pri tio, kio okazus kun aliaj oficialaj lingvoj ene de la Eŭropa Unio 50, sen paroli pri ĝiaj konsekvencoj por la parolantoj de regionaj aŭ

minoritataj lingvoj.
Kvankam tia strategio povus

kontribui al la daŭrigo de la diverseco, tamen ne certas, ke ĝi sufiĉus por garantii ĝin, ĉar nenio montras, ke la nombro da okazoj de kontakto ene de sama lingva familio kreskos kompare al la nombro da okazoj de kontakto inter personoj de malsamaj lingvaj familioj. Tute male, la intermiksiĝo de lingvoj kaj de kulturoj emos diversigi la lingvajn diversecojn, kiujn ĉiu spertos, kaj tiam denove la angla estos plej ofte la lingvo, kiu certigas la minimum-maksimumigon. Se tio konfirmiĝas en Bruselaj kontaktoj, kial hispanoj  penus por lerni la francan, aŭ francoj por lerni la hispanan, dum la angla povas tute facile solvi la problemon? Sola, tiu «orientita» plurlingveco havas do malmulte da ŝancoj bremsi la dinamikon al la «tutangla»scenaro  aŭ limigi la maljustan redistribuon, kiun ni menciis. Ni tamen vidos, en la sekva ĉapitro, ke eblas serĉi tiudirekten aranĝon de efektivigo de «plurlingvisma» politiko, kiu garantias kompletan interkomprenon ne postulante la lernadon far ĉiuj de tro granda nombro da fremdaj lingvoj; tamen tiu strategio ne povas ignori akompanajn aranĝojn, kiuj evitus la devojiĝon al lingva hegemonio interalie favore al la angla.



49 Le Monde Diplomatique,

Januaro 2005 pp. 22-23.
50. Temas interalie pri:
a) ene de la hindeŭropa lingva familio, la litva kaj la litova (balt-slava grupo), la greka (izolita) kaj la irlanda (kelta);
b) inter la ne hindeŭropaj lingvoj, la finna, la estona kaj la hungara (finn-ugra familio, do ne ano de la familio de la lingvoj hindeŭropaj), kaj la malta (semida familio) (vid. ekzemple

Kersaudy, 2001).