Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P068: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010


<title>68</title>






ke tiuj kuntekstoj povas

esti vivtenataj. La specifaj aranĝoj alprenotaj tiucele, devas minimume enteni la konservon de la rajto de la ŝtatoj postuli la uzadon de sia(j) oficiala(j) lingvo(j) por la etikedado de la varoj, kaj ankaŭ por la informado pri la enhavo de la varoj, pri ties uznoticoj, kaj pri ties sekurecaj rekomendoj, kio ajn estas la deveno de la varo, inkluzive ene de la Unio (Nic Shuibhne, 2004b). La ŝtatoj devas do alpreni regulojn, verŝajne je la konstitucia nivelo, kiuj ebligu definitive refuti la asertojn, laŭ kiuj la postulo pri etikedado en nacia lingvo estas protektisma malhelpo kontraŭ la libera komerco (Feld, 1998;

Jopnes, 2000).
La lingvaj normoj, kiuj 

aplikiĝas al la funkciado de la Komisiono, ankaŭ adapteblas al la reglamentado kaj prezentas certan pravecon, laŭmezure ili koncernas komunikadajn kuntekstojn, en kiuj la civitanoj rekonas sin: iuj dokumentoj kun oficiala karakterizo (sed por kiuj la kompleta plurlingvismo jam ne plu estas devigata, kaj ankoraŭ malpli aplikata, kiel por la dungofertoj de la Komisiono) povus tiel esti skribataj en malsamaj lingvoj ĉiujare. Gravas, ke tiu principo de laŭvicigo regule ekskluzivu la dominajn lingvojn, komence de la angla. Tio kondukus al adapto de la ĉiujara laŭvicigo inter lingvaj grupoj laŭ la modelo uzata de Sud-Afriko por mastrumi ĝiajn dek unu oficialajn lingvojn (Heugh, 2003) [- piednoto 48 -]. Konsekvence la ofertoj devus esti redaktitaj en unu el la koncernitaj lingvoj, kiuj, laŭ la jaroj, ne devige entenus la anglan, kaj cetere ankaŭ ne la francan.

Iuj tuj obĵetos, ke tiuj

proponoj ĝenas la internacian komunikadon ĝenerale, ke ili plikostigas la funkciadon de la eŭropaj instancoj kaj ke ili estas ekonomie neefikaj. Sed tio estus konsideri nur unu aspekton de la problemo. Fakte, la kosto de la komunikado ne komencas nur je la momento de la interŝanĝo mem; ĝi entenas ankaŭ diversajn aliajn kostojn, inter kiuj estas tiuj listigitaj komence de la paragrafo. Unu el ili estas la kosto de la akiro de lingvaj kompetentoj necesaj je la momento de la interŝanĝo. La instruado de la fremdaj lingvoj estas do rekte koncernita.

Tio kondukas nin al la tria

manovrilo: eblas utiligi la instruadon de la fremdaj lingvoj por kontraŭstari la lingvan hegemonion. Du strategioj estas konsidereblaj.

La unua kalkulas je la fakto, ke

la realaj komunikadaj kuntekstoj ĉiukaze estas tre malsamaj, kaj ke ekzistas pluraj tiaj, interalie en la duopaj rilatoj, en kiuj la lingvo de





48 Vidu ankaŭ:

http://www.dac.gov.za/about_us/cd_nat_language/language_policy/
Language%20Policy%20and%20Plan%20for%20South%20Africa.htm#principles

.