Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P067: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010


<title>67</title>




definitive blindaj al la

malprofitoj kaŭzitaj pro la «tutangla» scenaro. Nu, ekzistas alternativoj, sed ili estas konsidereblaj nur kondiĉe ke la ŝtatoj kunordigu siajn agadojn. Sen tia kunordigado la afero estas efektive finkonsentita. Sed la kunordigado inter ŝtatoj povas celi komunikadajn kuntekstojn, dum samtempe oni plene konsideras la kunagantajn mekanismojn de la uzebleco kaj de la minimum-maksimumigo,  (Grin, 1999c); kaj sur la eŭropa nivelo, la ŝtatoj ja disponas pri efikaj

manovriloj, kondiĉe ke ili bonvolas uzi ilin.
Unue, eblas reglamenti la

laborlingvojn de la Unio. La oficialaj lingvoj restu - minimume - la nunaj 21 oficialaj lingvoj, kaj preferinde inkluzivu pli multajn regionajn kaj minoritatajn lingvojn. [- piednoto 45 -]  La motivo estas simpla: la dispozicioj  alprenitaj de la eŭropaj instancoj, kiam ili koncernas la civitanojn, devas esti kompreneblaj en la gepatra lingvo de ĉi-tiuj (Podesta, 2001; Nacia Asembleo, 2003; Gazzola, 2005a). Kiel oni povas facile montri (vidu Aneksaĵon 2), eĉ la reĝimo de kompleta multlingvismo  (tia kia ĝi devus teorie aplikiĝi al la Eŭropa Parlamento) [- piednoto 46 -]   havas tolereblan koston; diversaj solvoj, kiuj uzas la relajsan interpretadon (Gazzola, 2005b), ebligas la malpliigon de la kostoj de la institucia plurlingvismo. Ilia ĉefa malavantaĝo estas do, ne tiu de la kosto, sed tiu de la malefikeco kaj de la komplekseco. En tia situacio, nenio devigas la ŝtatojn submetiĝi al la ordono - tute kontraŭa al la propraj interesoj - alpreni la anglan kiel ununuran laborlingvon. Eĉ se ni forigas kelkajn pli-malpli neseriozajn proponojn [- piednoto 47 -], la elekto kaj la uzado de tiuj laborlingvoj adaptiĝeblas laŭ diversaj aranĝoj. Ni denove pritraktos diversajn scenarojn en la sekva ĉapitro.

Due, kaj necesas rediri,

kondiĉe ke ili kunagadu, la ŝtatoj povas, almenaŭ je eŭropa nivelo, kuraĝigi la plurlingvajn komunikadajn kuntekstojn, kiuj foje malpermesas la anglan kiel neeviteblan finatingon de la procezo de minimum-maksimumigo, kompensante la fakton ke, sen interveno,  praktike ĉiam, ĉiuj aliaj lingvoj estas forpelitaj sekve de tiu procezo de minimum-maksimumigo. Necesas tiucele eltiri praktikajn konsekvencojn el la laŭprincipaj deklaroj pri la belecoj de la plurlingveco, por doni ĝin  iom da enhavon.

Ĉar la prilingvaj

kondutoj de la agantoj ne devas, aŭ ĉiukaze ne povas esti truditaj en demokratiaj komunumoj, estas precipe pere de la legitimado de la neanglaj lingvoj,



45. Ni memorigu, ke la

irlanda lingvo, kiu estis nur « lingvo de traktato» (ankaŭ utiligebla antaŭ la Eŭropa Kortumo) ĝuas tutan oficialecon depost la printempo de 2005;
46. Estas escepto por la malta lingvo post la rezigno - far la Malta registaro okaze de ties aniĝo en Eŭropan Union - pri la agnosko de la malta kiel oficiala kaj labora lingvo.
47. Interalie tiu de la dana delegitaro, kiu estus proponinta, ke ĉiuj reprezentantoj de la membro-ŝtatoj rajtos sin esprimi anglalingve, kondiĉe ke la reprezentantoj de Britio (ni ne scias tion, kio estis dirita pri Irlando) sin esprimu franclingve (van Els, 2001:

325).