Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P066: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010


<title>66</title>



 



por la instruado de la angla kaj

de la instruado de tiu

lingvo;
2) la ŝparo de tempo kaj de

mono en la internacia komunikado, ĉar ĉiuj nedenaskaj parolantoj penas esprimiĝi en la angla kaj konsentas akcepti mesaĝojn

dissenditajn en tiu lingvo;
3) la ŝparo de tempo kaj mono

por la anglalingvanoj, pro la fakto ke ili ne plu multe penas por

lerni aliajn lingvojn;
4) la rendimento de la

investo en aliajn formojn de homa kapitalo de la monrimedoj, kiujn la anglalingvanoj ne plu bezonas investi en la lernadon de la fremdaj

lingvoj;
5) la domina pozicio de la

anglalingvanoj en ĉiu situacio de intertraktado, de konkurenco aŭ de

konflikto disvolviĝanta en la angla.
La ekzisto mem de tiuj

distribuaj efikoj estas malmulte konata; necesas diri ke la esploroj, kiuj atentigas pri ili ( jam de longe, iuj efikoj fakte estas jam menciitaj en la franca, vidu ekzemple Carr, 1985), restis relative konfidencaj. Ĝis nun ili ne estis la celo de detala taksado (Grin, 2004a); sed la antaŭtaksadoj faritaj en la ĉapitro 6 indikas, ke tiuj sumoj atingas miliardojn da eŭroj jare. Sur ĉiu alia kampo de la politiko, tiomaj transpagoj estus tuj publike malaprobataj kiel neakcepteblaj.

Tiu konstato starigas du

demandojn: la unua estas, kial - spite al la evidenta maljusteco de tia redistribuo - la plimulto de la ŝtatoj kaj la ĝenerala popolopinio ŝajnas akcepti ĝin kun tiom da indiferenteco. Tio estas des pli miriga, ju pli tio nur ŝajnigas efikecon, kiel ni pli detale vidos en la sekva ĉapitro; alidirite, la lingva hegemonio estas neefika koncerne la atribuadon de la rimedoj, kaj maljusta koncerne la distribuadon de la rimedoj. Kial, malgraŭ ĉio tio la plimulto de la popolopinio kaj de la decidantaro ŝajnas tiom konsentemaj, estas demando kiun oni ankoraŭ ne solvis ĝis nun (Phillipson, 2003) kaj  eble tio dependas multe pli de socia psikologio ol de politika analizo.

La dua demando estas jena: ĉu

la lingvodinamiko, kiu estas priskribita en pluraj modeloj, inter kiuj tiu de van Parijs, estas neevitebla? Jes sendube, ene de la limoj de la analizo, kiel ĝi estas formulita: la potenco de la kunagantaj mekanismoj pri uzebleco kaj pri minimum-maksimumigo estas konsiderinda. Sed eblas - eĉ nepras - rekonsideri la nevortigitajn hipotezojn: kiel ni rimarkigis komence de tiu ĉapitro, la decidoj alprenitaj pri lingva politiko kaj pri lingvinstrua politiko influas la kadron, en kiu tiuj decidoj estas alprenitaj. La lingvodinamiko laŭ la modelo de van Parijs efektive baziĝas sur la hipotezo, ke la aŭtoritatuloj  kaj la grandega plimulto de la civitanoj (nunstate, pli ol 85% de la eŭropaj civitanoj el la 25 ŝtatoj; vidu Anekson 1) restas