Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P065: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010


<title>65</title>





5.4. Lingvodinamiko kaj mastrumado de la diverseco. 

La interesoj multe superas la

sciencajn demandojn, ĉar de tiuj malsamaj vidpunktoj devenas rekomendoj pri publika politiko, kaj ĉirilate ŝajnas al ni necese distanciĝi de van Parijs.  Malgraŭ tio, ke lia analizo de la lingvodinamiko estas konvinka, tamen liaj rekomendoj por la lingva politiko kaj la politiko pri lingvoinstruado estas logike kontraŭdireblaj.bb

Efektive, van Parijs eltiras el

sia modelo konkludon, kiun, iom simpligante ĝin, oni povas resumi jene: «Ni ĉirkaŭbraku la tut-anglismon !». La amaskomunikila distrumpetado de la penso de van Parijs [- piednoto 43 -], la obstineco de iuj periodaĵoj  troigi la aferon [- piednoto 44 -], ĝis la entuziasmo, per kiu la Raporto de la Komisiono de la nacia debato pri la estonteco de la Instrusistemo rekomendas la devigan instruadon de la «angla de internacia komunikado», ĉio tio nutras komprenon tre ĝeneralan - sed falsan - ke la situacio ja  estas sufiĉe klara kaj ke la afero estas solvita. 

Antaŭ ol daŭrigi la diskuton,

necesas ripeti evidentaĵon: ne kulpas la angla lingvo, sed la lingva hegemonio, kiu ajn lingvo profitas tiun hegemonion. Tia lingva hegemonio, kia ĝi estas antaŭvidita de van Parijs, estus  bedaŭrinda solvo, se tiu lingva hegemonio devus okazi  (kiel tio jam okazas) favore al la angla, tio estus tre malbona afero por Francio - same, cetere, kiel por ĉiuj neanglalingvaj ŝtatoj de Eŭropa Unio, kaj eĉ trans la Uniaj landlimoj. Kial? Ĉar tia solvo kaŭzus plej maljustan redistribuon laŭ la kvin jenaj kanaloj. Ili estas difinitaj pri la angla, sed ili kompreneble similas por ĉiu ajn hegemonia lingvo:

1) pozicio de kvazaŭ-monopolo

sur la merkatoj de la tradukado kaj interpretado al la angla, de la redaktado de tekstoj en la angla, de la produktado de pedagogia materialo



43 Vidu ekzemple la

Mondo, Februaro 17 2004 p. 6.
44. Vidu ekzemple la plumpan triumfemon de la Financial Times    («Mil taŭgaj kialoj fari la anglan universala lingvo», reprenitan en " le Courrier International" n° 430, 28-an de januaro - 3-an de februaro 1999, p. 49-a), aŭ de The Economist («The triumph of English. A world empire by other means», 22-an de decembro 2001; «Sharp tongues. The Nordics’ pragmatic choice is English», 14-an de junio 2003; «After Babel, a new common tongue», 7-an de aŭgusto 2004, pp. 23-24). sed la medalo sendube iru al la Sunday Times de Londono de la 10-a de julio 1994: «The way of salvation for the french language is for english to be taught as vigorously as possible as the second language in all its schools [...] Only when the french recognize the dominance of Anglo-American English as the universal language in a shrinking world can they effectively defend their own distinctive culture [...] Britain must press ahead with the propagation of English and the British values which stand behind it» (citita de Phillipson, 2003: 150).