Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P064

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>64</title>






◊ « korekti ”» , pli malpli

multe, la nocion de uzebleco, konsiderante diversajn simbolajn elementojn, kiaj la socia prestiĝo de la diversaj

koncernitaj lingvoj;
◊ meti la motivigojn en

kuntekston relokigante ilin en iun kulturan, politikan kaj socian kadron, kiu malfaciligas iujn opciojn kaj plialirebligas

aliajn.
Kvankam ekzistas malpli multe da

eblaj aranĝoj rilate la “minimum-maksimumigon”, la apliko de tiu principo ankaŭ ebligas variojn; efektive eblas:

◊ ekzklusivi iujn lingvojn pro motivoj de politika aŭ kultura neakcepteblo.
◊ Prikonsenti pri la ebleco uzi,

almenaŭ en iuj kuntekstoj kaj/aŭ sur iuj kampoj  [- piednoto 41 -], la alternon de kodigo (« code switching »), do per la uzo de pluraj lingvoj, kio kondukas al pli malpli fortaj devojiĝoj de la minimum-maksimumigo; eblas kuraĝigi tiun strategion per la plurlingva interagado, en kiu diversaj partoprenantoj, dum ili esprimas sin en de si bone regata lingvo (gepatra aŭ fremda), posedas bonajn kompetentojn por kompreni aliajn lingvojn uzatajn de aliaj

parolantoj, kiam estas ties vico esprimiĝi.
◊ Anstataŭigi la version

strikte probablisman de la komunikadaj kuntekstoj per analiza aliro difinanta kuntekstojn pli malpli pravajn por iu aro da agantoj (ekzemple “«la francoj”»), konsidere la politika, ekonomia, socia, kultura kaj geografia kadro en kiu ili vivas.

Ĉiukaze, la mekanismoj uzitaj

en la modelo de van Parijs restas fundamente pravaj eĉ kun tiuj diversaj aranĝoj. El tio sekvas zorgiga konkludo: tio estas, ke la lingvodinamiko povas tradukiĝi nur per konverĝo al la hegemonio de ununura lingvo. Eĉ se tiu-ĉi ne necese dezirus elpuŝi ĉiujn aliajn lingvojn kiel unuajn, ĝi tamen superregus kiel internacia lingvo. [- piednoto 42 -]  Kiuj estas la konsekvencoj? Tia estas la demando pritraktota en la sekva paragrafo.






41. La «kampo» estas

sociolingvistika koncepto difinita kiel «grupo de sociaj situacioj tipe dominataj de komuna kondutregularo» (Fishman, 1977: 70).    
42. Ni notu cetere, ke la analizoj de Church kaj King kaj de De Swaan, priskribitaj en la antaŭa paragrafo, alvenas pli-malpli al la samaj konkludoj; male, tiuj de Selten kaj Pool malproksmiĝas de ili; tamen ili baziĝas sur pli kompleksaj analizoj klare malpli konataj

inter la esplorantoj, la politikistoj kaj la publiko.