Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P062

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>62</title>



kiu evoluas la

aganto. Ekzemple, eĉ se la bengala havas mondskale multege pli da parolantoj ol la itala, la lernado de la itala povas resti, kadre de la modelo, pli utila al juna franco ol la lernado de la bengala, simple ĉar la probableco interparoli kun itallingvanoj estas pli granda. Tiu kvalifiko ne estas malgrava: ĝi dekomence memorigas al ni, ke en lingvodinamiko la tro simplaj variabloj ne ĉiam taŭge utilas al la analizo. Due, en konsiderita kunteksto, ĉiuj eventualaj interparolantoj ne same gravos: tion substrekas Selten, laŭ kiu tio, kion ni celas per lingvolernado, estas ne kruda komunikeblo sed profitodona komunikeblo (Selten, 1998: 175) - kio rekondukas nin proksimume al la unua hipotezo de la teorio pri la homa kapitalo. Ĉiukaze, ofte ekzistas korelativeco inter la profito donita de iu lingva kompetento kaj la nombro da personoj, kun kiuj ĝi ebligas komuniki; kaj ĉiukaze, kondiĉe ke tiu aranĝo ne fundamente modifus la logikon de la modelo, eblas tute konservi

ĝian simplan version por la bezonoj de la analizo
La dua mekanismo, kiun uzas van

Parijs, estas la principo, kiun li nomas la minimum-maksimumigo. Tiu termino estas ofte uzata en tute alia kunteksto, kiu estas tiu de la teorioj de la justeco, pri kiu van Parijs precize estas fakulo (vidu Arnsperger kaj van Parijs, 2003); ĉi-kaze temas pri la jena procezo. Ni supozu grupon konsistantan el n personoj, inter kiuj minimume m≤n havas malsamajn gepatrajn lingvojn. Ĉiuj tiuj personoj havas sian lingvan repertuaron (laŭ la signifo uzita de De Swaan; vidu la antaŭan paragrafon), kiu entenas, krom ilia gepatra lingvo, inter 0 kaj s fremdajn lingvojn. Tio konsistigas tion, kion ni povus nomi “komuniko-kunteksto”.40 Estas tre verŝajne, ke ene de la grupo ekzistas en la repertuaro de la plimulto de la enestantaj personoj pli ol ununura lingvo, kiu estas aŭ gepatra aŭ fremda; tio principe malfermas plurajn paralelajn kanalojn de komunikado. Tamen, la efikeco en la komunikado igos la aliajn membrojn de la grupo elekti - ĉiuj ceteraĵoj restante egalaj - la lingvon, kies kompetento de la plej «“malforta”» el la partneroj estas la plej alta; alidirite, la grupanoj serĉos la lingvon, pri kiu la minimuma nivelo inter ĉiuj ĉeestantoj estas maksimuma - el kio venas la termino minimum-maksimumigo, kiu resumas la ideon “maksimumigi la minimumon”.

Ni supozu, ke la lingvo kiu

garantias tiun “minimum-maksimumigon” estas la lingvo X. Kio okazos, se unu aŭ pluraj personoj ene de la grupo tute ne kompetentas pri tiu lingvo? Laŭ la logiko de la modelo de van Parijs, la principo de”





40. Van Parijs do uzas,

same kiel pluraj aŭtoroj, probablecan ektrakton al la komunikadaj konceptoj (Colomer, 1991, 1996): kio estas decidiga, estas la relativa probableco de la komunikadaj kuntekstoj, kiuj rezultus de la elekto el aleatora muestro de 2, 3, 4,....,n personoj

el iu populacio.