Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P061

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>61</title>





La Q-valoro de iu lingvo i esprimiĝas tiele: Qis = pi . ci. Tamen, kiel aliaj jam rimarkigis (interalie van Parijs, 2004a), tiu eleganta konstruo kondukas al paradoksaj rezultoj. Pli precize, ni povas facile konstrui ekzemplojn, en kiuj iu tre domina lingvo malpli allogus eventualan lernanton ol malpli domina, pro tio ke la parolantoj de la domina lingvo estus malpli dulingvecemaj (kio malpliigas la valoron de la indico de centraleco, sur kiu baziĝas la analizo proponita de De Swaan). Finfine, la «“centraleco”» nur senutile komplikas la analizon, kaj verŝajnas, ke la nura «supereco», eventuale alĝustigita por preterigi nuran lingvodemografian signifon, estas pli decidiga instiganto de la lingvodinamiko.

Resume, la necesa konsidero de

la eksteraj efikoj de reto ĝis nun ne ankoraŭ kondukis al kompleta kaj funkciiva analizo. Tamen, por la bezonoj de ĉi-studo, ni povas alpreni teorion de la lingvodinamiko, kiu - eĉ se ĝi ne eksplicite uzas la eksterajn efikojn de reto aŭ la ludoteorion (kaj evitas algebrajn formulojn, kiujn tia ektrakto postulas) - sukcesas kapti la esencon de la konsiderataj mekanismoj. Ĝi ankaŭ evitas la nekoherecon de la modelo de De Swaan. Tial, ni uzos la modelon proponitan de van Parijs, kaj uzitan de li en pluraj verkoj (van Parijs 2001b, 2004a, 2004b). Ni tuj precizigu, ke la konkludoj pri publika politiko, kiujn van Parijs tiras el sia modelo, ŝajnas al ni eraraj (Grin, 2004c); aliflanke, la logiko de la lingvodinamiko estas tre efike prezentita en lia elegante simpla

modelo. 



5.3 Komunikado, utiligado kaj minimum-maksimumigo


La modelo de van Parijs situiĝas ĉe la nivelo de individuaj agantoj. Ĝi atribuas al ili po du motivigojn koncerne la lernadon kaj respektive la utiligadon de la fremdaj lingvoj.

Rilate la lernadon, van Parijs

starigas hipotezon retroveblan ĉe preskaŭ ĉiuj aŭtoroj, kiuj eksplicite konsideras la fenomenon de eksteraj retefikoj: tio estas, ke la sociaj agantoj klopodas akiri utilajn lingvojn, kaj ke, ju pli granda estas la nombro da eventualaj parolantoj, kun kiuj iu lingvo ebligas interparoli, des pli tiu lingvo estas utila; tion van Parijs nomas «probability-sensitive learning». Ni nomu tiun principon: principo de la «uzebleco”» , por eviti ĉian konfuzon kun la koncepto de “«utileco”» renkontebla en ekonomika teorio.

La uzebleco dependas ne nur de

la plej mekanisma demografilingvistiko, ĉar ĝi estas dumaniere rafinebla sen fundamente modifi sian logikon. Unue, la kvalito de eventuala parolanto dependas de la politika, ekonomia, socia, kultura kaj geografia kunteksto, en