Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P060: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
e (link fix)
e (2 versioj)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010


<title>60</title>



akiris iun videblecon en la

eŭropa debato pri la lingvoj. Tial utilas konsideri ĝin kaj

ekzameni, ĉu ĝi liveras al ni taŭgan analizon de lingvodinamiko.
Laŭ De Swaan, la

«lingvosistemo» konsistas el «konstelacioj» kiuj formas «galaksion». La komunikado inter grupoj parolantaj malsamajn lingvojn implicas hierarkian organizon: la malgrandaj lingvoj organiziĝas ĉirkaŭ centra lingvo uzita por la interkomunikado; la parolantoj de iu centra lingvo siavice komunikas inter si pere de “«supercentra” » lingvo (kiun la aŭtoro identigas kiel la araba, la ĉina, la angla, la franca, la germana, la hindia, la japana, la malaja, la portugala, la rusa, la hispana kaj la svahila; 2000: 5). Laste, je la pinto de la sistemo troviĝas «“hipercentra”» lingvo, la angla. La avantaĝo de la analizo estas, ke ĝi hipotezas pri dinamiko de respektiva konverĝo al la centra lingvo, al la supercentra lingvo kaj al la hipercentra lingvo; tiu dinamiko baziĝas sur la mekanismo de “eksteraj efikoj” supre priskribita, kaj kiu estas redifinita per tio, kion De Swaan nomas la “«Q-value». Tiu Q-valoro estas la aritmetika produto de la supereco de iu lingvo (kiu estas indikilo de la grado, laŭ kiu ĝi estas sciata de la membroj de la komunumo, kiel denaska aŭ fremda lingvo ) kaj de ĝia centraleco, kiu spegulas ĝian allogon inter la

plurlingvaj membroj de la socio. 39
Supozu nombron j de

ĉeestantaj lingvoj en loĝantaro N. Se ni scias, ke ĉiu parolanto scipovas inter 1 kaj s lingvojn, la nombro R de eblaj (kaj ekskluzivaj inter si) lingvaj repertuaroj, estas donita per R=2s-1
Supozu la repertuaron k, kiu entenas fk individuojn; la tuta nombro da lingvoj aperanta en tiu repertuaro estas notita hk. Oni povas kalkuli pA, la indekson de supereco de lingvo A, kiel: 
<img alt="" src="Grin05For01Eo.jpg" style="width: 407px; height: 67px;">

Sammaniere, se la nombro de

plurlingvanoj estas M ≤ N, la indekso de centraleco cA estas donita per:
<img alt="" src="Grin05For02.jpg" style="width: 134px; height: 76px;">
kie la notacio uzita je la numeratoro , fl, malsamas al tiu, kiu estis farita en la antaŭa ekvacio por emfazi ke oni konsideras ĉi tie nur la repertuarojn de la plurlingvanoj.

   


39 La notation adoptée

par De Swaan dans son ouvrage est souvent obscure ; on s’est efforcé ici de

transcrire son exposé dans une notation plus transparente.