Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P058: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010


<title>Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko</title>






uzebleco)
de la lingvo X far ĉiuj tiuj personoj do kreskos, sen ajna kosto por tiu profito, aŭ proponi iun ajn monan kompensaĵon al la individuo i. Tion la ekonomika teorio nomas « pozitivan eksteran efikon ». Temas pri kutima fenomeno, kiun oni ofte renkontas en fakoj, kia la publika ekonomio aŭ la vivmedia ekonomio. La neceso por ĝia apliko al kampo de la lingvoj ŝajnas evidenta, sed la demando estas nuntempe tute ne

fintraktita.
Oni trovas en la literaturo pri

lingvekonomiko kelkajn verkojn, kiuj esploras pli funde tiun fenomenon laŭ ĝenerala teoria angulo. Tamen, se tiuj diversaj modeloj liveras utilajn pripensojn, la plimultaj ne proponas la ĝeneralan vidpunkton, sur kiu povus firme apogi sin ia analizo

de publika politiko. 
Tiel, Dalmazzone proponas

ĝeneralan enkondukon en la koncepton de ekstera efiko, indikante trian nivelon, kiu aldoniĝas al la du antaŭaj profitoj: ŝiaopinie, « “la disvastiĝo de iu komuna lingvo favoras la komercon, la disdividon de la scioj, kaj sekve la kreon kaj disvastigon de novigoj, ĝi faciligas la organizadon, la kunordigadon kaj la mastrumadon en la plimulto de la ekonomiaj kaj sociaj aktivecoj” » (Dalmazzone, 1998: 78). Tio ŝajnas plej saĝa rimarko, sed ne certas, ke ĝi konfirmiĝos interalie koncerne la komercajn fluojn. Efektive tiu aserto estas kontraŭdirita de unu el la tre maloftaj empiriaj studoj pri la temo(Noguer kaj Siscart, 2003), kiu male montras, ke posedo de komuna lingvo ne signife influas tiujn fluojn. 

Diversaj aŭtoroj (precipe

Carr, 1985) jam uzis la saman konceptilaron por proponi rekomendojn pri lingva politiko aŭ pri lingvinstrua politiko. Pli freŝdate, pere de pli teknika analizo, Church kaj King (1993) atingas sufiĉe similajn konkludojn: laŭmezure lingva diverseco okazigas transakcikostojn, precipe sed ne ekskluzive sur la internacia nivelo, la solvo ekonomie la plej bona konsistas el redukto de tiuj transakciaj kostoj faciligante pere de subvencioj la lernadon de la « granda » lingvo far la parolantoj de la « malgranda » lingvo. Alidirite, laŭ tiuj aŭtoroj la ĝeneraligita dulingveco estas neefika kaj ne devas esti kuraĝigata! Laŭ Church kaj King, la tiucela interveno de la ŝtato estas eĉ nemalhavebla, ĉar libera ludo de devigoj kaj instigoj povas montriĝi  




37. Al Dalmazzone tamen

mankas prudento, kiam ŝi pluskribas: «la lingva apartiĝo», kiam forestas iu "lingua franca", ne kongruas kun grava soci-ekonomia progreso [...]» (1998: 79). Flankenmetite la fakton ke tiu aserto baziĝas sur la enspezo je loĝanto de diversaj landoj (pri kiuj Dalmazzone prikonsentas sampaĝe la malgrandan fidindecon), ĝi ne konsideras la tre multajn kontraŭajn ekzemplojn kiuj forte malkredebligas

tiun korelativecon.