Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P057: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010


<title>Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko</title>







akirindaj far la aktoroj; la

interagado inter la strategioj de la organizoj unuflanke, kaj la perceptoj de la agantoj koncerne la lingvoj aliflanke, ofte konsistigas la kernon de tiuj studoj. La konsekvencoj eltireblaj el tiuj studoj por helpi la decidon orientiĝas do ĉefe al aspektoj, se ne pedagogiaj, almenaŭ direktitaj al kleriga aktiveco; tiuj konsideroj prilumas, sed ne

finsolvas la ŝlosildemandojn de la lingvodinamiko.
Resume, la studoj

kiuj baziĝas sur lingvosciencoj en la larĝa senso, ebligas scii nek kiel la lingvoinstruado influas la kreskon aŭ la malkreskon de la lingvoj, nek kiel tiuj procezoj povus aŭ devus influi la

politikajn elektojn koncerne instruadon de fremdaj lingvoj. 
Laste ni memorigu, ke la

literaturo, kiu rilatas al sciencoj precize pri edukado, apenaŭ pli informas nin pri tiu punkto - ĉefe ĉar tiuj ne estas ĝiaj ĉefaj koncernoj, sed anstataŭe tiuj, kiuj rilatas pri la aspektoj supre karakterizitaj (paragrafo 1.1) kiel internaj, alivorte pedagogiaj kaj didaktikaj temoj. Estas en aliaj disciplinoj de sociologiaj sciencoj, ke ni povos trovi elementojn de respondo, precipe en du fakoj de specialiĝo: la lingvoekonomio (jam menciita en antaŭaj ĉapitroj de ĉi tiu studo) kaj la norma politika teorio; ili ambaŭ estas uzataj en la sekva sekcio.


5.2 Retefikoj kaj ilia konsidero 

La retefikoj ekzistas rilate al

iu ajn lingvo; ili tamen prezentas - ni jam vidis - neegalan gravecon laŭ la konsiderata lingvo. Tial oni povas, kaze de regionaj aŭ minoritataj lingvoj, kontentiĝi per dinamikaj modeloj (laŭ la senco, ke ili eksplicite surscenigas pli ol unu periodon en la reprezentado de la konduto de la agantoj): la lingvaj elektoj faritaj de aganto i je la momento t modifas la kondiĉojn, kiuj validas je la momento t+1, kiam ili influos ne nur la elektojn de la aganto i, sed ankaŭ de aliaj agantoj j, k, l, ktp.

(Grin, 1992 [2002]).
Ekde la momento, kiam ni

konsideras « grandajn »lingvojn, kiel la franca aŭ la angla, la konsidero de tiuj retefikoj fariĝas nemalhavebla, eĉ se la analizmetodo ebligas variojn. La problemo povas esti karakterizata jene: kiam individuo i lernas lingvon X, la rendimento de lia investo ne limiĝas al la uzo de tiu kompetento kaj al aliaj avantaĝoj (eventuale prisalajritaj) kiuj profitas al la individuo i. Efektive, rezulte de tiu investo, la individuo i plilarĝigas la kvanton de la eventualaj parolantoj, kiun profitas ĉiu persono j, k, l, ktp., kiu jam antaŭe parolis la lingvon X. La valoro (aŭ ĉiukaze

la