Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P054

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko</title>



rilate aliajn. En ĉi tiu studo,

la esprimo "lingvodinamiko" rilatas al tiu dua nivelo, klare "makronivelo": ĝi do celas la principe longdaŭrajn ŝanĝojn, de kresko kaj malkresko de la lingvoj kaj, sekve, la respektivan pozicion de ĉiu lingvo rilate al

ĉiuj aliaj.
La analizo de la lingvodinamiko

tamen prezentiĝas diversmaniere laŭ la speco de la koncernitaj lingvoj. Tiel, la esploro de la malkresko, aŭ male, la renaskiĝo de la regionaj aŭ minoritataj lingvoj jam produktis ampleksan literaturon, kiu jam liveris gravajn teoriajn kaj empiriajn rezultojn (vidu precipe Fishman, 1989, 199,1 2001; Povus, 2001; Iannàcaro kaj Dell' Aquila, 2002); alivorte, oni jam disponas pri la ĉefaj elementoj de teorio de la lingvodinamiko aplikita al regionaj kaj minoritataj lingvoj.31 Oni povas tamen diri, ke tiukaze la problemo estas simpligita pro la ĉeesto de du karakterizaĵoj: unue, misproporcio inter la respektiva pezo ( sur la niveloj lingvodemografia, socia, politika kaj ekonomia) de la koncernitaj lingvoj; due, la malmulteco de partneroj: la regiona aŭ minoritata lingvo ĝenerale konkurencas aŭ rezistas kontraŭ pli grava lingvo (la franca en la kazo de la bretona; la angla por la kimra; la itala por la friula; la hispana por la vaska; ktp.) 32; la situacio estas iom pli komplika por la lingvoj de la translandlimaj naciaj minoritatoj ( ekzemple, hungaraj minoritatoj    en Rumanio aŭ Slovakio, svedaj en Finnlando, germanaj

en Danio aŭ en Belgio, ktp). 
Aliflanke, tiu simpleco - tute

relativa - de la koncernitaj procezoj ne troviĝas en la dinamiko de la gravaj lingvoj: kio determinas la disvastiĝon dum diversaj periodoj de la historio de certaj lingvoj malprofite al aliaj? Kiuj faktoroj (politikaj, ekonomiaj, teknologiaj, aŭ aliaj) influas kaj kiel ili kombiniĝas? Kio klarigas kial tiu disvastigo okazas je relative limigita regiona skalo (haŭsa, svahila, tagaloga), aŭ pli larĝa (araba, franca, hispana, latina), eĉ je tutmonda skalo (angla)? Ĉu necesas diferencigi tiujn procezojn de disvastigo laŭ la kazo, ĉu ili trafas nur certajn sociajn kategoriojn (elitojn, ĉefe Eŭropajn, kaze de la franca inter 18a kaj la mezo de la 20a jarcentoj) aŭ ĉu ili videblas tra diversaj sociaj tavoloj ( kiel pri la angla, precipe ekde la lasta kvarono

de 


31. La analizo de la

malkresko aŭ de la renaskiĝo de la regionaj aŭ minoritataj lingvoj tute ne bezonas tiajn biologiajn analogiojn, kiaj la metaforo pri la «morto de la lingvoj». Kvankam iu literaturo artikiĝas ĉirkaŭ tiuj analogioj - cetere same kiel iuj paroladoj pri la sorto de la latina, de la franca, de la angla, ktp..-, la utilaj analizoj estas male fiksitaj en vera teorio (sociologia, ekonomika aŭ alispeca) de la aganto. Oni do komprenu la uzon de tiaj nocioj, kiel «pluvivo», «morto», «renaskiĝo», ktp.., kiel simplan lingvan faciligon en tiuj studoj.
32. Reference al tiuj kuntekstaj aspektoj kaj aparte por la «aŭtoktonaj» lingvoj disvolviĝis la paradigmo de «la ekologio de la lingvoj»; vid. ekzemple Mühlhaüsler (2000).