Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P053

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (2 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko</title>



 



 

ĈAPITRO 5

LINGVODINAMIKO.

 

 

  

5.1 Kial zorgi pri lingvodinamiko?
 

La lingvodinamiko

konsistigas gravegan nivelon de analizo por ĉi tiu studo. Efektive, la decidoj alprenitaj pri instruado de fremdaj lingvoj en la klerigadaj sistemoj, partoprenas en tiu dinamiko: instrui tiun aŭ alian lingvon, helpas ĝian disvastigon kaj ĝian kulturan, politikan kaj socian legitimecon. Inverse, ĉi tiu disvastiĝo instigas plie al ĝia lernado, kaj la procezo estas plifortikigita de la efiko de legitimado.30 En kunteksto, kiu ne povas esti strikte nacia sed nepre eŭropa aŭ internacia, oni krome konsideru la fakton, ke la decidoj de aliaj ŝtatoj alfrontiĝas al la sama problemo, kaj ke iliaj decidoj ankaŭ partoprenas en ĉi tiu dinamiko kaj kontribuas al influi ĝin. Resume, en politiko de instruado de fremdaj lingvoj la decidokriterioj dependas de niaj propraj decidoj kaj tiuj de aliaj, kaj oni ne kapablus decidi sen kompreni la mekanismojn de tiu

dinamiko. 
La termino "lingvodinamiko"

povas referenci tre malsamajn procezojn, de la interna evoluo de la lingvoj ( ekzemple, la emo pli-malpli forta de lingvo akcepti neologismojn aŭ lingvopruntojn el aliaj lingvoj) ĝis la evoluo de la pozicio aŭ de la influo de unu lingvo


30. Bourdieu prave

rimarkigas: «Ni povas konstati la jenajn faktojn:  la angla lingvo dominas; en la eŭropaj instancoj ĝi trudiĝas pli kaj pli kiel iuspeca oficiala lingvo; la Francoj, alkroĉiĝante al siaj lingvaj privilegioj jurspecaj nervozigas siajn partnerojn kaj riskas obteni la malon de tio, kion ili serĉas. Tamen, mi opinias, ke tio ne signifas, ke oni devas definitive rezigni pri iu averto kontraŭ politiko, kiu agnoskos la situacion, ĉar noti la dominon de la angla por eŭropskale fari el ĝi iuspecan oficialan lingvon, povus rezulti grandegan akceladon.» Bourdieu, 2001: 45; miaj

kursivigoj).