Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P046: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010


<title>Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko</title>







Ĉapitro 4:

ENTREPRENOJ KAJ FREMDLINGVOJ


4.1 Lingvo kaj ekonomia aktiveco  en la entreprenoj

El la vidpunkto de la fundamenta

ekonomika analizo, por pritaksi la valoron de la kompetentoj pri fremdlingvoj, ne nepre necesas pridemandi sin  pri la procezo de valorigo de tiuj kompetentoj interne de la entreprenoj. Fakte sufiĉas konstati la ekziston de la diferencoj de salajroj, kiel oni faris en la antaŭa ĉapitro pere de taksado de enspezaj ekvacioj, por dedukti el ili, ke la entreprenoj interesiĝas pri tiuj kompetentoj kaj fakte bezonas ilin. Unue, oni malbone vidas kial ili ofertus kromsalajron pro kompetento, kiu neniel servas al ili. Due, la mikroekonomika teorio konsideras, ke la salajro respegulas la produktivecon de la laboro 24; konsekvence, se oficistoj scipovantaj lingvon perlaboras pli ol aliaj oficistoj kun cetere egalaj kompetentoj, sed ne scipovantaj tiun lingvon, tio signifas, ke la scipovo de tiu lingvo kontribuas al la produktado.

Tiu ĝenerala teoria konsidero

eble klarigas, kial oni tiel malmulte okupiĝis pri la mekanismoj de valorigo de la lingvaj kompetentoj interne de la entreprenojn, kaj ĉi-ĉapitro estos la plej mallonga de la studaĵo. Oni tamen sciigos, ke ekzistas kelkaj teoriaj modeloj, kiuj eksplicite referencas la mekanismojn de produktado aŭ de distribuado por klarigi la salajran diskriminon inter personoj kun malsama gepatra lingvo (Lang, 1986), por enkalkuli la malegalan amplekson de la merkatoj por varoj lingve diferencigitaj (Hoèevar, 1975), aŭ por esplori la procezon de agordiĝo (serĉata de la entrepreno pro produktivaj motivoj) inter la lingva profilo de la oficisto kaj la lingvaj postuloj de specifaj postenoj interne de la entrepreno.  (Sabourin, 1985).25



24 Pli precize, ke ĝi

estas paŭsita laŭ la valore aldona produktiveco de la laboro, plus kromsalajro donanta la « salajron pro efikeco » kaj servas por stimuli la motiviĝon de la oficistoj.
25 Ekzistas aliaj analizoj de la salajra diskrimino bazita sur la lingvo, sed laŭ la procezo de elekto kaj dungado de la kandidatoj, aŭ laŭ decidita intenco de diskrimino, pli ol laŭ struktura ligo kun la produktado kaj distribuado de la varoj kaj servoj, ili ne estas taŭgaj ĉi tie, vidu ekz. Raynauld kaj Marion (1972) aŭ Lavoie (1983).