Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P045: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010


<title>45</title>








Estus do malĝuste supozi, ke oni

prave kontentiĝas kuraĝigi la anglan kaj forgesi la aliajn lingvojn. La sukceso financa kaj profesia de la individuoj, laŭgrade de la dependo de kapablo diferencigi la kompetentaron de tiu de aliaj personoj, sendube postulos de ilia flanko investadon en la akiron de aliaj lingvoj. Probablas, ke la dungantoj pretos salajri tiujn kompetentojn: en tutmondigita ekonomio, en kiu la konkurenco erozias la diferencojn pri kvalito kaj prezo inter konkuraj produktoj, kaj en kiu la vendanto kaj la aĉetanto ambaŭ kapablas angle interparoli, la komunikadaj kompetentoj (esencaj, interalie, en ĉio apartenanta al la postvenda servo) vidos sian signifon kreski. Fakte, se la aĉetanto povas elekti inter versioj proksimume identaj de iu produkto, lia emos preferi, ĉe ĉio alia cetere egala, la produkton ofertitan en la propra lingvo. Tiu prefero al la konsumado “en la propra lingvo” troviĝas en la studoj faritaj en Kebekio kaj en Katalunio, kaj probablas, ke ĝi profitas multe pli ĝeneralan validon23. Tio implicas, ke la instruaj politikoj de lingvoj ne estu direktataj nur al la angla kiel unua fremdlingvo, sed ankaŭ al aliaj lingvoj. Gravas substreki, ke tiu opinio ne baziĝas sur politikaj aŭ kulturaj konsideroj, sed sur ekonomiaj perspektivoj koncernaj la probablan evoluon de la valoro de dua lingvo

sur la labormerkato.
Tiu propenso baziĝas sur

implicita kaj ege simpleca  modelo pri la dinamiko de la lingvoj; ni rediskutos tiun temon en ĉapitro 5. Intertempe tamen indas studi la uzon de la lingvoj en entreprenoj.


















23 Tion konfirmas

aliaj atestoj, tro disaj tamen por ke eblus dedukti ĝeneralan regulon; vidu ekzemple Müller (2001) aŭ Über Grosse (2004).