Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P043

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (2 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>43</title>



aŭ de si mem, aŭ rezulte de

rimedoj el eduka politiko. Tio enigas ŝovon dekstren de la oferta kurbo, de O al O’. El tio sekvas nova kresko, de L*’ al L*’’, de la ekvilibra kvanto sur la labormerkato “kompetenta pri la angla”, sed la efekto je la salajra rilatumo estas duba, kiel montras Fig. 4, kie la nova ekvilibra punkto E’’ povas situi sub aŭ super la komenca ekvilibra punkto.

FIG. 4: ŜOVOJ DE LA EKVILIBRO

<img alt="" src="Grin03Fig04.jpg" style="width: 560px; height: 329px;">

Ni tamen supozu, ke la salajra

diferenco favora al la personoj scipovantaj la anglan daŭras kaj ke ĝi estas sufiĉe grava por pravigi la daŭrigon de la investado far la individuoj. Aliflanke oni supozos (ĉiam sub la hipotezo de mondo, en kiu la angla iĝis nemalhavebla), ke la kresko de la nombro de tiuj, kiuj regas ĝin, plifortigas la socio-ekonomian aferkoncernecon de la scipovo de tiu lingvo kaj igas la dungantojn postuli de ĉiam pli da kategorioj da dungitoj, ke ili scipovu la anglan. Fakte tio ja ŝajnas esti la tendenco en multaj francaj entreprenoj, kvankam ne ĉiam estas klare, ĉu tiuj kompetentoj tiele postulataj vere utilas en la profesia aktivado.22

Ĉiukaze, sekve de tio oni povas

antaŭvidi ke la merkataj fortoj sufiĉas por enigi sinsekvajn ŝovojn dekstren de la kurboj de oferto kaj mendo. Do la demando estas jena: je longdaŭro, ĉu la efekto de oferto aŭ ĉu tiu de mendo estos la plej markata? Se la efekto de mendo dominas, la regado de la angla okazigas diferencojn de salajroj pli kaj pli altaj,



22 Vidu ekzemple la dosieron

“Anglais exigé” en la kajero “Emploi” de Libération, 25 novembro 2002,

aŭ «Do you speak business ?» en L’Express, 16 junio 2004.