Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P039: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
e (1 versio)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010


<title>39</title>







ilin kiel referencpunkton

enkalkulante, ke ili fakte koncernas edukan sistemon en kiu, en la epoko, kiam la datumoj estis kolektataj, la studentoj de la “mallongaj” cikloj ĝenerale lernis unu fremdlingvon dum tri jaroj, kaj tiuj de la “longaj” cikloj lernis unu fremdlingvon dum sep jaroj kaj alian fremdlingvon dum kvar jaroj19. Tiu cifero de 10% verŝajne ne multe malsimilas al tio, kion oni povas observi en la ceteraj eŭropaj landoj, tiel ke zono inter 5% kaj 15% de la entutaj edukaj elspezoj povas esti konsiderata kiel apriore akceptebla taksado por la publikaj elspezoj dediĉataj al la instruado de fremdlingvoj en tiuj landoj; oni poste vidos en ĉapitro 6 ke tiu

procentaĵo tute spegulas la francan situacion.20
La taksado de la socialaj

rendimentrilatumoj ĝenerale enkalkulas la tempan dimension, kaj la taksoj en ĉi-kondiĉoj vere meritas la kvalifikon “rendimentrilatumo”. La bezonataj teknikoj, tamen, estas pli kompleksaj ol tiuj uzataj por taksi la netajn (individuajn) enspezo-diferencojn kaj ne estos prezentataj ĉi-tie. La ĝenerala logiko de la modelo estas jena (por detala klarigo, vidu Grin, 1999a, ĉap. 9) :

◊ du apartaj tipaj kurboj de la

enspezoj laŭ aĝo estas taksataj por la personoj “unulingvaj” kaj “dulingvaj”, respektive;

◊ la respektivaj ciferoj por la

labor-rilataj enspezoj por ĉiu periodo estas taksataj;

◊ la diferenco inter la du

modeloj dum ĉiu periodo estas obtenata subtrahante la plej malaltajn nombrojn de la plej altaj;

◊ se la tiel obtenata diferenco

spegulas (kiel povas okazi laŭ la naturo de la uzataj datumoj) la subkuŝantajn monatajn enspezojn, oni dekdu-obligos por obteni la jarajn enspezojn;

◊ oni faras hipotezon pri la

momento, kiam la taksoj estis farataj - ĝenerale, ĉe la komenco de la profesia vivo de aganto;

◊ la diferencoj pri estontaj

enspezoj, taksataj por tipa aganto, estas ĝisdatigata ek de tiu specifa momento en la tempo;





19 Eĉ ekde la epoko

kiam oni faris tiujn taksadojn (datumoj de 1993-94), diversaj prilernejaj reformoj en la kantonaj eduk-sistemoj de la Svisa Konfederacio tradukiĝis per la enkonduko de pli frua lernado de la duaj lingvoj (naciaj lingvoj de Svisio kaj la angla); Vd. Grin k. Korth (2005).
20 Tiu taksado, tamen ne aplikus al angloparolantaj landoj kiel Usono aŭ Britujo, kies neglekto pri la instruado de duaj lingvoj estas fama (Baker, 2002; vidu cetere “Britain’s language gap : Oh là là !”, The Economist, 7 aŭgusto 2004, p. 24); ni revenas al tiu demando en sekcio 6.2.