Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P037

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>37</title>



tiuj karieroj (anstataŭ per

la enkalkulo de iu aŭ alia kriterio, observita aŭ ne, de la laborrilata

enspezo) pravigas, ke ni plu rezonu surbaze de tiaj koeficientoj.
2) Eĉ post normigo de la

trejnadnivelo kaj de la profesia sperto, la salajra profito ligata al la kompetento pri la angla restas konsiderinda: por la plej alta nivelo pri angla kompetento (nivelo “ege bona”), estas ĉirkaŭ 24% por viroj kaj 25% por virinoj, sed eĉ por malpli altaj kompetentaj niveloj, iom scipovi la anglan lingvon pli valoras ol tute ne scipovi ĝin: tiele eĉ bazaj kompetentoj “valoras” eĉ ĉirkaŭ 18%n da salajrprofito por virinoj.

3) La rezultoj ankaŭ validas por

virinoj, kio rimarkindas (ĉar en la kanadaj esploroj, la rezultoj por virinoj ofte evidentiĝas statistike ne signifikaj).

4) La progreso de la diferencoj

estas ne monotona kaze de virinoj. Sendube tio grandparte rezultas el la fakto, ke virinoj pli ofte parttempe laboras ol viroj, kaj ke parttempa laboro eble ne estas sendepende de la nivelo de kompetento pri la angla.

5) Eĉ kiam oni faras la

kalkulojn surbaze de enspezoj laŭ ekvivalenta plentempa laboro, tiu ne-monotoneco restas, kio igas nin pensi, ke ceteraj efektoj ludas rolon, precipe ke la lingvaj kompetentoj de virinoj estas rekompencataj ne tiom ĉar la kompetentoj estas uzataj en la labormerkato, sed tial, ke ili ludas rolon de “signalo” por la dunganto.

Pli profunda analizo konfirmas

la ekonometrikan solidecon de ĉi-rezultoj (Grin, 1999a); sed ĝi ankaŭ montras ke la realeco estas ege pli kompleksa ol tio, kion ĉi-simplaj ciferoj pensigas. Unue, gravaj diferencoj ekzistas inter la lingvaj regionoj. Analizo aparte farita por la tri regionoj (german-, franc-, kaj ital-lingva) aperigas, ke la rendimentrilatumoj de la kompetento pri la angla estas ege pli altaj en germanlingva Svisio. En franclingva Svisio, male, la kompetento pri la germana kiel dua lingvo estas iom pli bone salajrita ol la kompetento pri la angla. Due, eblas montri de la rendimento dependas de la sektoro : en iuj ekonomiaj sektoroj (ĝenerale, tiuj kiuj ege orientiĝas al internacia komerco), la angla estas ege postulata; en aliaj sektoroj, la rendimentrilatumoj estas malaltaj.

Oni rimarku ke ĝenerale, la

taksado de la individua rendimentrilatumo de la lingvaj kompetentoj neglektas la lernadokostojn. Fakte, la rektaj kostoj pagataj de la individuo kiu ricevas instruadon estas duspecaj: unuflanke, la rektaj elspezoj ligitaj al libroj, kursoj,