Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P030

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>30</title>







Male de la religio, la lingvo

estas ne privatigebla, ĉar la ŝtato devige uzas la lingvon en la praktikado de sia povo kaj la funkciado de sia administracio (Kymlicka kaj Grin, 2003). Tial, kiam plurlingva lando alprenas ununuran oficialan lingvon (pretekstante ekzemple motivojn pri efikeco en sia funkciado), ĝi sekve neeviteble forĵetas la aliajn. Tiu decido neeviteble efektiviĝas malprofite al la parolantoj de tiuj aliaj lingvoj. Kompreneble, en iu ŝtato, kie vivas n lingvaj komunumoj, la limigo al unu sola lingvo (ni diru : la lingvo X) el la oficialaj lingvoj, ŝparas funkcikostojn al tiu ŝtato, kio rezultas en malpliigo de la impostŝarĝo, kiun profitos ĉiuj loĝantoj. Tamen, la ŝarĝo de lerno de la oficiala lingvo refalos sur ĉiujn, kies lingvo ne estos alprenita kiel oficiala lingvo, same kun la ŝarĝo de adaptiĝo al ties normo (ekstera), ktp... Oni konstatas redistribuon de la personoj kies gepatra lingvo nes estas X, al la personoj, kies gepatra lingvo estas X (Pool, 1991 b). Mutadis mutandis, similaj transiĝoj realiĝas en la internacia komunikado, ekde kiam oni konsentas  statuson de hegemonio al iu lingvo  (Grin, 2004 a)

tiu kerne grava punkto estos pli funde ekzamenata en la ĉapitroj 5-a kaj 6-a.

La karaktero pli malpli

konvena de la redistribuo kaŭzita de publika politiko, mezureblas laŭ pli malpli postulemaj kriterioj. La malplej postulema (sed la plej preferita en la verkoj pri ekonomio) estas la tiel nomata Pareto-kriterio, laŭ la nomo de la ekonomiisto Vilfredo Pareto (1848 - 1923). Tiu kriterio simple specifas ke politiko, kiu redistribuas la rimedojn, konvenas kondiĉe ke la profitantoj kapablu kompensi la perdantojn. Pool (1991 b), van Parijs (2001) kaj de Briey kun van Parijs (2002) asertas eĉ pli, modeligante la sumon de la provizendaj kompensoj, en la kunteksto de lingvaj politikoj, sed sen certigi ke tiuj kompensoj estos efektive pagitaj. Fine tiu redistribuo estas submetebla al etika testo, tio estas ke ĝi ne implicu devigojn kontraŭajn al la homa digno, eĉ kiam finance kompensitaj (Arnsperger kaj van Parijs, 2003).

La temo pri lingva justeco do

konsistigas kernan dimension de la afero, sed ĝi daŭre restas malmultege konsiderita dum publika debato aŭ dum politika debato en la eŭropa Parlamento, eĉ se Eŭropo konsistigas kuntekston, en kiu tiuj demandoj memkompreneble gravegas. Parolante pri la Komisiono, oni povus supozi, ke ĝi intence provas ignori la demandon, aŭ ĉiukaze ke la komisionanoj ne havas klaran analizon pri ĝi.13 Teorie, la  



13. ĉi-rilate la

ekskomisionano pri laboro kaj sociaj aferoj, Anna Diamantopolou, en 2001 proponis en intervjuo de la ĵurnalo Kathimerini, ke la angla fariĝu oficiala dua lingvo de Greklando (http://www.hri.org/news/greek/mpab/2001/01-11-18.mpab.htlm) ; pri la intencoj de la Prodi-komisiono dum tiu sama jaro, fiaskigitaj per letero kune subskribita de la germana kaj franca ministroj pri alilandaj aferoj, Joschka Fisher kaj Hubert Védrine, vidu Phillipson

(2003 : 20).