Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P029

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>29</title>








Principe, konsistas al demandi,

kadre de enketo al signifa muestro da loĝantoj, kiom ili pretus pagi (ekzemple pere de kroma imposto aŭ de ioma procento el sia nuna impostkosto), por ke la socio transigu de la aktuala lingva situacio kiun alia difinita poliko provus starigi. Inverse, ankaŭ eblus starigi la demandon, ĉu ili pretus pagi por politiko kiu celos eviti nedeziritan ŝanĝon de ilia lingva situacio. Ekzemplo de politiko respondanta la unuan situacion estus masiva plialtigo de la averaĝa nivelo de fremdlingvaj kompetentoj en la loĝantaro (avantaĝo) dank’al ĝeneraligo  de dulingvaj lernoklasoj en la instrusistemo. Ekzemplo de politiko respondanta la duan situacion estus plialtigo de la monhelpo favore al iu minacata lingvo, kies

malapero kaŭzus neribonigblan perdon sen tia politiko.12

2.4. Atribuo kaj distribuo.

Ĝxis nu, la nuraj kriterioj kiujn ni pritraktis por la takso de iu ĝenerala lingva politiko, aŭ de iu politiko de instruado de la fremdaj lingvoj kiel nepra elemento de tiu ĝenerala politiko, rilatis la efikecon kaj koncernis problemaron pri la atribuo de rimedoj. Tamen la efikeco ne estas ĉio, kaj iu ajn publika politiko estu taksata ankaŭ laŭ la justeco. Fakte, iu publika politiko neeviteble kaŭzas redistribuon de la monrimedoj kaj roligas la agantojn ĉu kiel gajnantojn, ĉukiel malgajnantojn; kaj eĉ se estus nur gajnantoj, ĉiam estus diferenco inter la multgajnantoj kaj la etgajnantoj.

La distribua efekto de la

publika politiko estas ofte preterlasita,  kaj tio videblas ankaŭ kaze de la lingvaj politikoj. Tiu neglekto estas tiuokaze eble tiom pli probabla, ke la speco de redistribuo (materiala aŭ simbola), devenanta el la lingvaj politikoj aŭ el la politikoj de lingvinstruo, evidentiĝas nur kondiĉe ke oni devojiĝu de la kutimaj metodoj mezuri la justecon. En la taksado de la instrusistemoj ĝenerale la justeco estas mezurita surbaze de distribuo de la rimedoj inter agantoj aŭ grupos de agantoj klasifikitaj laŭ diversaj indikiloj de sociekonomia statuso (enspezo, sociprofesia kategorio, ktp...). Sed tiu klasifiko ne evidente estas la plej trafa. Fakte la lingva politiko (same kiel la politiko de lingvinstruo) redistribuas la rimedojn laŭ la lingvaj atributoj de la agantoj.





12. Ankaŭ eblas

proponi al la demandatoj taksadon pri la tuta kosto de iu difinita lingva politiko, kaj demandi, ĉu ili konsideras tiun koston konvena aŭ ne. Tio implicas, ke la kostoj estis antaŭe kalkulitaj, kio plej ĝenerale

ne estas farita.