Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P026: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
e (link fix)
e (2 versioj)
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 10:18, 27 Jun. 2010


<title>25</title>








TABELO 1 : KONSISTIGILOJ DE LA

VALORO
<img style="width: 225px; height: 97px;" alt="" src="Grin02Tab01.jpg">

En tiu tabelo, «A» reprezentas

la privatan merkatan valoron, «B» la privatan ne-merkatan valoron, «C» la socian merkatan valoron, kaj «D» la socian ne-merkatan valoron. La totala socia valoro VS egalas do  = C+D. Por iu socio, konsistanta el N individuoj (1, 2,.....i,.....N), en kiu la individua merkata valoro de la lingvo X - aŭ de iu difinita lingva ĉirkaŭaĵo - estas (vm)i, kaj la ne-merkata valoro estas (vnm)i, la totala socia valoro VS estas :
<img style="width: 279px; height: 94px;" alt="Formulo 1" src="GrinFor01.jpg">

Simpla regulo dedukteblas

el tiu maniero formuli la elektojn pri lingva politiko : la politiko, kiu devus esti elektita kaj efektivigita,  ĉiuj aliaj elementoj restante egalaj, estas tiu kiu maksimumigas VS, minus la kostoj respondantaj al tiu politiko; ĉar la politiko alprenita surbaze de tiu kriterio estas tiu, el kiu oni povas esperi la plej altan komfortstaton. El tiu ĝenerala principo rezultas kelkaj konsekvencoj por la instruado de fremdaj lingvoj, kaj la rilata politiko devas obei al  la samaj kriterioj.

Tiu procezo donas kadron por

kompari diversajn scenarojn kaj fari elektojn ; malgraŭ ke ĝi ne estas perfekta,   ĝi tamen ebligas klarigi la partoprenantajn scenarojn kaj la publikan debaton pri la temo, ĉar plej ofte, tiu praktiko ne kutimas. Tiuvidpunkte, la simpla konsidero de la fakto, ke ekzistas pluraj formoj de valoro, ne estas sen utileco. Tamen ĝi starigas ankaŭ diversajn konceptajn kaj praktikajn problemojn.

Unue, la simpla sumado ne estas

taŭga modo de kunarigado, kiel pruvas simpla ekzemplo. Se iu persono h lernas la lingvon X (ekzemple ĉar ĝi esperas monan profiton el tiu investo), ĝi aldoniĝas al la nombro de la jamaj X-parolantoj. Tio diversmaniere influas la situacion de alia persono k. Ni supozu, ke k jam scipovas la lingvon X. Unuflanke, la fakto ke h lernis la lingvo X kreskigas la taŭgecon de la lingvo X, kaj do altigas  la taŭgecon de la lingvo X, kaj sekve la valoron de la lingvaj kompetentoj de k. Samtempe, la fakto ke sur la dungmerkato, aperas unu plia X-parolanto, povas malaltigi la salajran avantaĝon kiun la X-parolantoj profitas, kaj k povas sperti malbonigon de sia salajra situacio. Sekve la socia merkata valoro de la instruo de la lingvo X al la X-neparolantoj,