Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P024

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (1 versio)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>24</title>








rendimento, kiun ni

priesploros en la sekcio 3.2, precize celas raporti pri tiu merkata

valoro.
Tamen ankaŭ ekzistas 

ne-merkata valoro. Ekzemple, la kono de la lingvo X ebligas la aliro al la X-lingva kulturo, faciligas la sociajn kontaktojn kun la membroj de la X-lingva komunumo, ktp.... Tiu valoro ĝenerale ne retroviĝas en la prezojn, sed  iuj individuoj perceptos ĝin, se plaĉas al ili interrilati kun la X-lingvaj kulturo kaj komunumo. Tiu argumento povas esti ĝeneraligita de iu specifa lingvo (X) al la lingva diverseco ; la lingva diverseco posedas ne-merkatan valoron por la personoj, kiuj atribuas valoron al la diverseco en sia lingva ĉirkaŭaĵo, same kiel ili atribuas valoron al ia kvalito de sia (natura) ĉirkaŭaĵo. Miascie ekzistas neniu sistema mezurado de la ne-merkata valoro de la kompetentoj pri fremdaj lingvoj ; ni tamen vidos en la sekcio 3.2, laŭ kiuj vojoj eblus konsideri tian mezuradon.

La merkata aŭ ne-merkata

valoro, de la lingvo X por iu preciza individuo, povas parte klarigi la fakton, ke ĉi-tiu elektas lerni aŭ ne la lingvon X, kaj konsentas aŭ ne, ke la ŝtato dediĉas impostojn al la instruo de tiu lingvo. Tamen necesas rezoni plu, por analizi la elektojn depende de la socia nivelo, kaj por alfronti la demandojn pri orientiĝo de la politiko pri lingvinstruo.

Ĝis ĉi-tiu punkto la merkata

valoro kaj la ne-merkata valoro estis priskribitaj laŭ «privata» vidpunkto. Laŭ socia vidpunkto, la diferencigo inter «merkata» kaj «ne-merkata» taŭgas, sed la socia valoro diferenciĝas de la privata valoro kaj bezonas propran taksadon. La plimulto el la ekonomiistoj interkonsentas, ke eblas taksi la sociajn valorojn, kunarigante la privatajn valorojn. Pro tio ke tiuj privataj valoroj estas nur malofte taksataj (kaze de merkataj valoroj) aŭ neniam taksataj (kaze de ne-merkataj valoroj), malmultas la provoj de tiaj kunarigadoj ; sed implicite ŝajnas ĝenerale prikonsentita tio, ke  tiu kunarigado resumiĝas al simpla adicio. Tial la sumo de la privataj merkataj valoroj por ĉiuj membroj de iu konsiderata socio, donus la socian merkatan valoron, dum la sumado de la privataj ne-merkataj valoroj donus la socian  ne-merkatan valoron. Do, la valoro de la lingvo X, aŭ de specifa lingva ĉirkaŭaĵo, difinita interalie per la situo de la lingvo X en tiu ĉirkaŭaĵo, egalas la sumon de la socia merkata valoro kaj de la socia ne-merkata valoro. Se la lingvo X estas iu fremda lingvo, kiu interesas nin nur kiel lernfako, la principo restas sama : la sumo de la privataj merkataj valoroj, por ĉiuj membroj de la socio,  donus la socian merkatan valoron — kaj same pri la ne-merkata valoro. La ĉi-suba tabelo 1 resumas tiun aliron.