Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P023

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (2 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>23</title>






La lingva politiko do povas

difiniĝi tiel : «strebo sistema , racia, kaj bazita sur teoria analizo, [kiu] situas ĉe la nivelo de la socio, kaj kiu celas solvi la problemojn pri lingvo, por pliigi la komfortstaton. Ĝi estas kutime administrata de la aŭtoritatuloj aŭ de iliaj komisiitoj, kaj ĝi celas parton aŭ tuton de la loĝantaro dependa de ilia jurisdikcio» (Grin, 2002 : 19).

2.2. Ekonomiaj teorioj pri la lingva valoro kaj lingvaj kompetentoj.

Okaze de la plimulto de la politikaj debatoj pri la lingvinstruado, prezentiĝas la demando pri la «valoro de lingvo». La rilato kun la instruado de la lingvoj estas rekta: ju pli iu lingvo «valoras», des pli da motivoj por enigi ĝin en la instruprogramon ; finfine, estas plejeble laŭ tiu logiko ke oni freŝdate rekomendis la devigon instrui  la angla en Francio. Tamen, la koncepto pri «valoro» uzata por lingvo devas esti prudente konsiderata ; krom tio ke ĝi ofte utilas por kaŝi konfuziĝon, konscie aŭ ne, ĝi estas ankaŭ uzita por pravigi rekomendojn tute kontraŭaj.

La referenco al la valoro de iu

lingvo kuniras kun karakterizado de ĉi-tiu kiel «trezoro», formo de riĉeco, ktp...; kaj kompreneble tiu karakterizado povas aplikiĝi al ajna lingvo senescepte. Certe tiuj deklaroj estas nur simplaj retorikaĵoj

kelkaj ŝajne konsideras memkomprenebla la fakton, ke la lingvoj

havas valoron, laŭ la ekonomia signifo de la termino. Ne necese estas tiel por ĉiu lingvo, aŭ ĉiukaze ne samsignife, kaj sekve la nocio de «valoro» de lingvo estu detale klarigota.10

Ne eblas prezenti ĉi-tie la

ekonomiajn konceptojn de valoro kaj iliajn konsekvencojn por la lingvinstruado, kaj oni nur evidentigos diversajn formojn de valoro. Ni konsideru unue la problemon laŭ la vidpunkto de individuo. Distingo, mallonge elvokita en la antaŭa ĉapitro, estu farita inter la valoroj «merkataj» kaj «ne-merkataj». La merkatajn valorojn spegulas la prezoj aŭ samspeca indikilo. Ni ekzemple supozu, ke por iu produktanto paroli la lingvon X faciligas vendon de produktaĵoj al la X-parolanta publiko kaj sekve ebligas realigon de pli altaj profitoj ; laŭ alia ekzemplo ni imagu, ke iu salajrulo X-parolanta, pli multe gajnas, ĉar li scipovas la lingvon X, dum samas ĉiuj ceteraj elementoj. Ambaŭkaze, la lingvo

X posedas merkatan valoron. La takso de la 





10. Necesas dekomence

flankenigi la analogiojn inter «lingvo» kaj «mono», kiujn apartenas metaforado, kaj kiujn facile ne rezistas al analizado.