Grin Fremdlingvo-Instruado Kiel Publika Politiko P021

El UEA-vikio
Revizio de 10:18, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (3 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


<title>21</title>



Sekve, la ambicio de ĉia

analizo de lingva politiko (do laŭ signifo de"policy analyzis") ne celas anstatauigi la  publikan debaton aŭ malgravigi  aŭ senefikigi la politikajn dimensiojn (laŭ la signifo de "politics") kiuj vole-nevole akompanas lingvopolitikon. Tute male, la rolo de tia lingva politiko, kia ĝi estas ĉi-tie priskribita, estas servi la politikan debaton, prilumante la konsekvencojn de la konsiderataj elekteblecoj. Eblas kompari tiujn diversajn terminojn, unu rilate al la aliaj, helpe de la jena diagramo:

FIG. 1 : LINGVAJ POLITIKO KAJ

PLANADO.
<img alt="FIG. 1 : LINGVAJ POLITIKO KAJ PLANADO."

src="GrinFig01Eo.jpg" style="width: 560px; height: 141px;"> 
La literaturo ofte diferencigas,

kiel proponis Kloss (1969), inter la planado de la statuso kaj la planado de la korpuso. Tiulastkaze, temas pri interveno en la lingvon mem : alpreno de alfabeto, reformo de ortografio, disvolvo de neologismoj, ktp...8. Ĉi-tiu studo pritraktos nenion el tio : ĝi foriros el la principo ke, eĉ se la lingvo ne estas por ĉiam fiksita sed evoluas, ne necesas interveni sur tiu kampo. Ĉiukaze, la laboro pri lingva korpuso estas malofte farita por si mem ; ĝi plej ofte estas ilo por interveni pri la statuso, kiu finfine estas ja la temo de ĉi-tiu raporto.

La koncepto pri «statuso»

interpretiĝas diversmaniere. Historie, la literaturo difinis la statuson laŭ juraj terminoj (Cooper, 1989) : ĉu tiu aŭ alia lingvo estas oficiala? Se jes, ĉu tiu statuso de oficialeco validas por ĉiuj ŝtataj agadoj aŭ nur por kelkaj ? Nuntempe la termino «statuso» estas ĝenerale komprenata laŭ sia plej ampleksa signifo : ĝi difinas la aspektojn, ne nur jurajn kaj instituciajn, sed, pli amplekse, politikajn, ekonomiajn kaj sociajn de la pozicio de iu lingvo rilate al iu alia.9 Eblas do diri, ke la lingva politiko


8. La vorto «

korpuso » estas do ĉi-tie uzata ne laŭ sia kutima signifo en aplikita lingvistiko, en kiu ĝi rilatas ĝenerale al aro da observoj pri lingvaj realigoj..
9. Tiu evoluo povas esti interpretita, kiel respegulo de la graveco de la regionaj kaj minoritataj lingvoj en la disvolviĝo de la lingva politiko kiel fako.. Ekzemple, la rimarkinda efikeco de la kataluna lingvpolitiko, kaj la seriozeco de ties esplorado (Direccio General de Politica Lingüistica, 1997, 1999), sin fiksas en integrita vidmaniero de la kataluna statuso rilate al la kastilia lingvo; ĝi materialiĝas en la koncepton de "normalització", aŭ «normaligo», kiun Vallverdù (1979) devenigas de meze de la sesdekaj jaroj. Ĝi pensigas, tute ne pri lingva normo, sed pri tio ke la uzo de la kataluna lingvo reiĝu normala, ne nur kiel lingvo de la registaro de la "Generalitat" kaj de ĝia administracio, sed ankaŭ en ĉiuj kampoj de la ekonomia

kaj socia vivo.